Villaverde de Guareña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villaverde de Guareña
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37428
Demografio
Loĝantaro 140  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 4′ N, 5° 32′ U (mapo)41.063888888889-5.5263888888889Koordinatoj: 41° 4′ N, 5° 32′ U (mapo) [+]
Alto 828 m [+]
Areo 15,87 km² (1 587 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villaverde de Guareña (Provinco Salamanko)
Villaverde de Guareña (Provinco Salamanko)
DEC
Villaverde de Guareña
Villaverde de Guareña
Situo de Villaverde de Guareña
Villaverde de Guareña (Hispanio)
Villaverde de Guareña (Hispanio)
DEC
Villaverde de Guareña
Villaverde de Guareña
Situo de Villaverde de Guareña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaverde de Guareña [+]
vdr

Villaverde de Guareña estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo La Armuña. Villaverde de Guareña estas tradukebla etimologie al Verda Vilaĝo de Guareña.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Villaverde de Guareña kaj senhoma Cañadilla, okupas totalan areon de 15,87 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 149 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj La Vellés, Pajares de la Laguna, La Orbada, Pedrosillo el Ralo, Pitiegua, Gomecello kaj Cabezabellosa de la Calzada. Ĝi distas 17 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]