Villaviudas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Villaviudas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34249
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 360  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 58′ N, 4° 21′ U (mapo)41.961388888889-4.3425Koordinatoj: 41° 58′ N, 4° 21′ U (mapo) [+]
Alto 730 m [+]
Areo 37,36 km² (3 736 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Villaviudas (Provinco Palencio)
Villaviudas (Provinco Palencio)
DEC
Villaviudas
Villaviudas
Situo de Villaviudas
Villaviudas (Hispanio)
Villaviudas (Hispanio)
DEC
Villaviudas
Villaviudas
Situo de Villaviudas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaviudas [+]
vdr

Villaviudas [biljaBJUdas] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Villaviudas estas ne-etimologie komprenebla kiel Bieno aŭ Vilao de Vidvinoj, dum etimologie estas komprenebla kiel aludo al iama praloĝanto nome mozarabo Vibdas aŭ Uibdas, kiel oni mencias la lokon en dokumento de la 12-a jarcento (villam Uibdas = La vilao de la reloĝanto Vibdas).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 37,36 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 355 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 120 loĝantojn el la jaro 2000. Ĝi distas 18 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis restaĵojn de la Bronzepoko (glavo) kaj de la Romia Imperio (mozaikoj, ceramiko ktp.). La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Estis mezepoka setlejo Tablada aŭ “Tabulata” (nun senhomejo).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la vinkeloj, la nuna aspekto de la restaĵoj de la mezepoka setlejo Tablada aŭ “Tabulata” ktp.

Esperante[redakti | redakti fonton]

  • Laŭ Enciklopedio de Esperanto, estas loko kie naskiĝis esperantisto Felikso Diez.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]