Villánykövesd
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/28/Baranya_County%2C_Vill%C3%A1nyk%C3%B6vesd%2C_wine_cellars.jpg/555px-Baranya_County%2C_Vill%C3%A1nyk%C3%B6vesd%2C_wine_cellars.jpg)
Villánykövesd [vilAnjkoveŝd] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Siklós. Köves signifas: ŝtona.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/46/Vill%C3%A1nyk%C3%B6vesd_l%C3%A9gifot%C3%B3.jpg/300px-Vill%C3%A1nyk%C3%B6vesd_l%C3%A9gifot%C3%B3.jpg)
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 8 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 45.8821/18.4275
- Loĝantaro: 290
- Poŝtkodo: 7772
- Telefonprefikso: 72
Situo[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Pécs-Mohács. Villány troviĝas 4, Siklós 13, Beremend 14, Bóly 15, Harkány 19, Kozármisleny 24, Mohács 29 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1290 en formo "Kuestd". Inter 1918-1921 la serboj okupis la vilaĝon. Vilaĝservoj estas migra poŝto, vinodrinkejo, restoracio.