Vilma Szentesy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Vilma Szentesy
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1854 (1854-08-20)
en Oradea
Morto 18-an de marto 1927 (1927-03-18) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Okupo
Okupo aktoro
vdr

SZENTESY Vilma [pr. senteŝi] estis hungara primadono de opereto kaj popoldramo naskiĝinta Nagyvárad la 20-an de aŭgusto 1854 kaj mortinta en Budapeŝto la 18-an de marto 1927.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Vilma Szentesy debutis en 1874–75 trupo de Andor Sztupa. En 1878 ŝi edziniĝis en Szabadka al Gusztáv Rónaszéky kaj ekde tiam ŝi aperis sub nomo Rónaszékyné. En la fino de la 1880-aj jaroj ili disiĝis kaj ŝi edziniĝis al Ernő Tauffer. Inter 1892–99 ŝi ne aperis en scenejo. En 1899 ŝi denove ludis en la trupo de Leszkay en Arad (tiam ŝi jam estis la edzino de Károly Bizza), poste ekde aŭtuno de 1901 en la trupo de Mihály Szendrey ĝis julio de 1913.

Roloj[redakti | redakti fonton]

  • Manola (Lecocq: Nap és Hold);
  • Szilaj Kata (Lukácsy: Vereshajú);
  • Parthené herceg (Lecocq: a kis herceg);
  • Lizbet (Planquette: Rip van Winkle).

Fonto[redakti | redakti fonton]