Vilmos Austerlitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vilmos AUSTERLITZ)
Vilmos Austerlitz
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1873 (1873-05-28)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

D-ro Vilmos Austerlitz [austerlic] ankaŭ konata kiel Vilhelmo Austerlitz (naskiĝis la 28-an de majo 1873 en Eperjes, nun Prešov, mortis en la 27-a de novembro 1949) estis hungara esperantisto kaj kuracisto en Bártfa (Hungara reĝlando, nuntempe Bardejov en Slovakio).

Li estis aŭtoro de pluraj medicinaj kaj sciencaj verkoj. Kelkaj ekzemploj:

  • Az anatómiai nomeclatura (1909)
  • Utazásom Finnországon át az északi sarkkörig (1927)
  • Leben u. Wirken von Rabbi M. Austerlitz (1928).

Li fondis Esperanto-grupon en Bardejov-Bártfa, fariĝis UEA-delegito kaj sekretario de TEKA. En 1925 li faris vojaĝon tra Finnlando ĝis la nordpolusa cirklo por propagandi Esperanton. Li skribis artikolojn interalie en la Internacia Medicina Revuo.

Post la medicinaj studoj li vivis en Bártfa. Li estis judo. Lia filo estis hu:Austerlitz Mayer.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.