Vilmos Batthyány
Aspekto
| Vilmos Batthyány | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 14-an de marto 1870 en Zalaszentgrót |
| Morto | 24-an de novembro 1923 (53-jaraĝa) en Körmend |
| Tombo | Güssing (mul) |
| Lingvoj | hungara |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Familio | |
| Patro | Zsigmond Batthyány (en) |
| Frat(in)o | Tivadar Batthyány |
| Okupo | |
| Okupo | katolika episkopo (1902–) katolika sacerdoto (1894–) ĉefepiskopo |
Grafo Vilmos Batthyány [vilmoŝ batjAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Batthyány Vilmos estis hungara pastro, episkopo, kanoniko. Lia nobela antaŭnomo estis németújvári, liaj konataj fratoj estis Zsigmond Károly Batthyány kaj Tivadar Batthyány.

Vilmos Batthyány [1] naskiĝis la 14-an de marto 1870 en Zalaszentgrót. Li mortis la 24-an de novembro 1923 en Körmend.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vilmos Batthyány frekventis gimnazion en Kalocsa, poste li plulernis en Innsbruck kaj Romo. Li pastriĝis en 1894. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- papa sekreta ĉambelano
- kanoniko en Nyitra en 1900
- vicepiskopo en 1904, episkopo en la sekva jaro
- episkopo de Nyitra en 1911, samtempe membro de senato.
En 1918 armeo de Ĉeĥoslovakio unue arestis lin, poste li estis deportita al rest-Hungario. Fine li estis titulara ĉefepiskopo.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ’’Töredékek a modern róm. életből’’ (1899)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]

