Vilmos Osgyányi
Vilmos Osgyányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Osgyányi Vilmos |
Naskiĝo | 6-an de januaro 1951 (73-jaraĝa) en Ásotthalom |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1972–1977) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto restorer (en) |
Vilmos Osgyányi [vilmoŝ oŝdjAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Osgyányi Vilmos estis hungara skulptisto pri ŝtonoj, restaŭristo, altlerneja instruisto.
Vilmos Osgyányi [1] naskiĝis la 6-an de januaro 1951 en Ásotthalom.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vilmos Osgyányi abiturientis en industria mezlernejo de Szeged en 1969. Post (supozata) dujara soldatiĝo li laboris 2 jarojn en Visegrád en restaŭrado de historia palaco, poste helpe de stipendio li plulernis. Li akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1977. Lia ĉefinstruisto estis Ernő Szakál. Inter 1977-1983 li estis asistanto en la altlernejo, inter 1977-1990 li faris ankaŭ restaŭrajn laborojn al pluraj historiaj monumentoj aŭ skulptaĵoj. En 1987 li establis propran restaŭran firmaon. Inter 1999 kaj 2003 li instruis en Universitatea Babeș-Bolyai, poste li estas ministeria konsilisto. Li ricevis premiojn en 2004 kaj 2006.
Ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (2001, 2011)
Elektitaj restaŭraj laboroj
[redakti | redakti fonton]- renesancaj ornamaĵoj de loĝejturo en Sárospatak (1984 - 1995)
- Baziliko de Ják (1992 - 2002)
- romanikaj ornamaĵoj en Baziliko-katedralo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo en Pécs (1993-)
- renesancaj ornamaĵoj en fortikaĵo de Sárospatak, ĉefe en ties loggia, premiita en 2006
- Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár) (2001 - 2005)
- stukoj kaj ornamaĵoj en Kastelo de Edelény (2012)
- ŝtonaj ornamaĵoj en Cisterciana Monaĥeja Baziliko omaĝe al Ĉieliro de Maria en Zirc (2012 - 2013)
- statuo Johano Nepomuko en Zirc (2013) [2]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-07-16 per la retarkivo Wayback Machine