Viola Davis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viola Davis
Oskar-premiito
Persona informo
Viola Davis
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1965 (1965-08-11) (58-jaraĝa)
en St. Matthews
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Rhode Island College • Lernejo Juilliard • Central Falls High School • Circle in the Square Theatre School vd
Familio
Edz(in)o Julius Tennon vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • televida produktoro vd
Aktiva dum 1996– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Viola Davis (naskita la 11-an de aŭgusto 1965 en St. Matthews, Suda Karolino [1]) estas usona aktorino kaj produktoro [2] [3][4].

Biografio[redakti | redakti fonton]

1993–2010[redakti | redakti fonton]

Davis studentiĝis ĉe la Juilliard School en 1993 kaj komencis sian karieron sur scenejo en la rolo de Ruby McCollum en Everybody's Ruby. Ŝi gajnis Obie Award en 1999 por tiu portretado. Ŝi gajnis Tony Award en 2001 por Plej bona Elstara Aktorino en Teatraĵo por sia rolo kiel Tanya en la unua produktado de King Hedley II. En la 2000-aj jaroj, ŝi ludis en Far from Heaven (2002) kaj Antwone Fisher (2003).

En 2008, ŝi rolis kiel sinjorino Miller en la drama filmo Doubt, kaj malgraŭ aktorado en nur unu sceno, ŝi ricevis multajn bonajn recenzojn por sia laboro. Salon.com skribis ke ŝi prezentis sur "preskaŭ-mirakla nivelo de kredebleco... Davis, en ŝia malgranda, unu-scena rolo, estas nekredeble kortuŝa - mi apenaŭ povas memori Davis-rolon kiu ne movis min - [ŝi ] rolas kiel la karaktero, maltrankvila, laborema virino kiu nur provas konservi ŝian vivon kaj familion kune konservante ĉion proksima. Ŝi ne estas fonto de emocio, ne donas al ni grandajn esprimojn aŭ movojn; anstataŭe, ŝi konservas ĉion interne, kaj enlasas nin.” Davis estis nomumita por Ora Globo, Screen Actors Guild Award, Critics' Choice Movie Award kaj la Akademia Premio por Plej bona Flankaktorino por tiu interpreto.

En 2010, ŝi gajnis alian Tony Award por Plej bona Aktorino en Teatraĵo por sia portretado de Rose Maxon en la teatraĵo Fences [5].

2011– nuntempo[redakti | redakti fonton]

En 2011, ŝi havis la gvidrolon en la dramifilmo Barnepiken (2011), kaj ŝi estis nomumita por pluraj industriaj premioj por tiu rolo, inkluzive de la Oskaro por Plej bona Aktorino. Ŝi estis, kune kun Meryl Streep (por Ferulino), favorato por gajni la premion, sed Streep gajnis ĝin en la fino. Davis gajnis du Screen Actors Guild Awards por la rolo, unu por Best Actress kaj unu por Best Ensemble.  Ŝi poste ĉefrolis en Extremely Loud and Incredibly Close (2011), The Disappearance of Eleanor Rigby (2013), Get on Up (2014) kaj Suicide Squad (2016).

En 2014, ŝi komencis roli kiel la advokato Annalise Keating en la drama serio How to Get Away with Murder, kaj ŝi ricevis bonajn recenzojn por ĉi tiu rolo. En 2015, ŝi iĝis la unua afrik-usonano se temas pri gajni Premion Emmy por Elstara Ĉefaktorino en Dramserialo. Ŝi ankaŭ gajnis du sinsekvajn Screen Actors Guild Awards por la rolo. En 2012, ŝi estis nomita de Time- revuo kiel unu el la 100 plej influaj homoj en la mondo.  Ŝi ankaŭ rolis kiel Rose Maxson en la dramifilmo Fences de Denzel Washington, surbaze de la teatraĵo por kiu ŝi gajnis Tony Award. Davis ricevis kritikistaplaŭdon kaj gajnis plurajn industriajn premiojn por la rolo, inkluzive de Ora Globo, Screen Actors Guild Award, kaj la Akademia Premio por Plej bona Flankaktorino [6][7]. Ŝi iĝis la unua malhelhaŭta virino (afrikusona) se temas pri havi tri Oscar- nomumojn [8][9].

Davis kaj ŝia edzo, Julius Tennon, fondis la filmkompanion JuVee Productions, kiu interalie produktis la filmon Lila & Eve (2015), en kiu Davis ludas unu el la ĉefaj roloj. JuVee Productions ankaŭ produktis la dramfilmon Custody, same kiel kelkajn mallongajn filmojn.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Televido[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Viola Davis Biography: Theater Actress, Film Actress, Television Actress. Biography.com. Arkivita el la originalo je December 22, 2014. Alirita September 21, 2015.
  2. Murphy, Chris (April 23, 2021). "Viola Davis's 10 Most Iconic Roles". Vanity Fair. Retrieved April 29, 2022.
  3. Viola Davis Just Got A Star On The Hollywood Walk Of Fame (December 21, 2016). Arkivita el la originalo je December 22, 2016. Alirita December 27, 2020.
  4. "The 25 Greatest Actors of the 21st Century (So Far)", The New York Times, November 25, 2020. (en-US)
  5. . Denzel Washington, Viola Davis, 'Memphis,' Win Top Tony Awards. Bloomberg News (June 14, 2010). Arkivita el la originalo je May 7, 2013. Alirita July 8, 2012.
  6. "Viola Davis Wins First Golden Globe for 'Fences'", Variety, January 8, 2017.
  7. "Critics Choice Awards 2016: Viola Davis wins best supporting actress", Entertainment Weekly, December 12, 2016.
  8. "The 100 Most Influential People in the World". Time. April 18, 2012. Archived from the original on April 22, 2012.
  9. "The 100 Most Influential People in the World: Viola Davis". Time. Archived from the original on April 20, 2017. Retrieved April 21, 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]