Violeta Parra
Violeta Parra | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Violeta del Carmen Parra Sandoval |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1917 en Sankta Karlo |
Morto | 5-an de februaro 1967 (49-jaraĝa) en La Reina |
Tombo | ĝenerala tombejo de Santiago |
Lingvoj | hispana • franca |
Ŝtataneco | Ĉilio |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)oj | Nicanor Parra, Hilda Parra (en) , Lalo Parra (mul) , Roberto Parra Sandoval (mul) , Lautaro Parra (mul) kaj Óscar Parra (en) |
Infanoj | Isabel Parra, Ángel Parra |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro brodisto ceramikisto verkisto skulptisto poeto pentristo diskografa artisto |
Verkoj | Gracias a la vida El gavilán Volver a los 17 |
Violeta del Carmen PARRA SANDOVAL (San Carlos, 4-a de oktobro 1917 – Santiago de Chile, 5-a de februaro 1967) estis kantistino, komponistino, pentristino, skulptistino, brodistino kaj ceramikistino ĉilia, konsiderata de multaj la folkloristo plej grava de Ĉilio kaj fondintino de la popola muziko ĉilia. Ŝi estis membro de la konata familio Parra.
Ŝi ege inspiris multajn postajn artistojn, kiu plusekvis per tasko de kolektigo de la muziko de la ĉilia kamparo kaj la manifestoj konstituantaj de la folkloro de la lando kaj de Latinameriko. Ŝiaj komponaĵoj estis laŭdataj de kritikistoj tutmonde, pro sia kompleksa muzika prilaborado kaj pro sia poezia, ingenia kaj socle engaĝita literumado. Ŝiaj kantoj estis versiigitaj de multaj artistoj en Latinameriko kaj la resto de la mondo.
Unu el la plej konataj kantoj ŝiaj en Ĉilio kaj tutmonde estas "Gracias a la vida" (en Esperanto-versio 'Dankas mi la vivon' de Manŭel Rovere sur jutubo). Paradokse ŝi memmortigis sin unu jaron post la apero de tiu kanto.