Virbalis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Virbalis
Virbalis, ev. liuteronų bažnyčia.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo LT-70061 [+]
Demografio
Loĝantaro 904  (2017) [+]
Loĝdenso 197 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 54° 37′ N, 22° 49′ O (mapo)54.62427222222222.818061111111Koordinatoj: 54° 37′ N, 22° 49′ O (mapo) [+]
Alto 79 m [+]
Areo 4,6 km² ( 460 ha) [+]
Situo de Virbalis
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Virbalis [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Virbalis - jen litove, prononco [virBA:lis], germane Wirballen - estas urbo en la sudokcidento de Litovio. Ĝi apartenas al komunumo Vilkaviškis, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Marijampolė. Virbalis situas proksimume 12 kilometrojn okcidente de la administra centro Vilkaviškis. En 2017 en la urbo vivis 904 loĝantoj.

Virbalis ĉiam situis ĉe la limo inter Orienta Prusio (kaj la germanlingva Sankta Romia Imperio, poste la Germana Regno) okcidente kaj la Grandduklando Litovio oriente, sed ĉiam (kun eta escepto de la jaroj 1795 ĝis 1809) apartenis al la Grandduklando Litovio, kiel konfirmita jam en la [paco de Melno]] en 1422. Kiam la grandduklando konkeriĝis per la Rusia Imperio, sendependiĝis en la respubliko Litovio, rekonkeriĝis per la Sovetunio kaj resendependiĝis en la respubliko Litovio, la limo restis sama. Nun Rusio tamen situas okcidente de la limo, kvankam antaŭe dum 150 jaroj ĝi situis oriente de ĝi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la fervoja stacio komence de la 20-a jarcento