Visterio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Visterio
floranta Wisteria
floranta Wisteria
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideae
Tribo: Millettieae
Wisteria
Nutt.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Visterio (Wisteria el fabacoj) estas genro de grimpplantoj, devenaj de Ĉinio kaj Japanio, sed enigitaj ankaŭ en Eŭropo delonge, rimarkeblaj pro siaj grapoloj de odoregaj floroj, en Eŭropo blu-violaj, en Ĉinio plejofte blankaj, kiuj floras antaŭ la apero de la folioj, en majo. La planto estas lantekreskanta sed fortika liano, kies trunko turniĝas ĉirkaŭ la trovitaj portiloj, ĉu naturaj ĉu provizitaj de la homoj kaj laŭ la tempo iĝas ligna dika kaj krudŝela.

Ĝenerale dua, sed malpliabunda florado okazas poste en la jaro.

Specioj[redakti | redakti fonton]

En la « florparolo » Visterio simbolas tenerecon.