Vito Mercadante

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vito Mercadante
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1873 (1873-07-13)
en Prizzi
Morto 28-an de novembro 1936 (1936-11-28) (63-jaraĝa)
en Palermo
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vito MERCADANTE (Prizzi, la 13-an de julio 1873 - Palermo, la 28-an de novembro 1936) estis itala sindikatisto kaj poeto.

Vito Mercadante naskiĝis en Prizzi kaj kompletigis siajn elementajn studojn tie. Li eniris en mezlernejojn en Palermo, kie li vivis la ceteron de sia vivo. Ne povante fini siajn inĝenieriajn studojn pro familiaj kialoj, li laboris kiel komizo ĉe la Ŝtataj Fervojoj. Li aliĝis al la revolucia sindikatismo kaj la politikaj teorioj de Georges Eugène Sorel. Li fondis kaj gvidis la Revolucian Sindikatan Grupon de Palermo. Li favoris la renkonton inter urbaj intelektuloj kaj estroj de la kamparana movado (Nicola Alongi, Nicola Barbato, Bernardino Verro ktp) por la unueco inter la laborista klaso kaj la kamparanoj. Li kunlaboris en la redaktado de la sicilia revolucia gazetaro ("Il Germe", "La sindikata avangardo", "La proleta avangardo"). Li verkis la broŝuron "La fervojo al la fervojistoj", kun antaŭparolo de Vilfredo Pareto kaj noto de Sorel. Li plenumis intensan agadon en la Unione Sindacale Italiana (fervojistoj). Li estis la fondinto de la kooperativo Panormus, kiu konstruis plurajn Art Nouveau-konstruaĵojn. Lia plej granda poezia verko estas "Focu di Muncibeddu", publikigita en 1910. En la antaŭa tago de la Unua Mondmilito li sekvis la Intervenismon sed en la postmilita periodo li estis kontraŭfaŝisto. En 1927 li publikigis komedion en la sicilia lingvo "Mastru Mircuriu". Li mortis en Palermo la 28-an de novembro 1936.