Vitroĉizado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vinpokalo el vitro en tipa stilo de vitroĉizado.

Vitroĉizado estas tekniko kaj stilo dekoracii vitron. Duom ioma tempo tiu stilo estis ofte produktita per aliaj teknikoj kiel la uzado de muldado, sed la origina tekniko tranĉi vitron per abrazilo estas ankoraŭ uzata en luksaĵoj. Ĉe vitrujoj, la stilo tipe konsistas el eltranĉitaj facetoj kun anguloj malaj unuj al aliaj laŭ komplikaj modeloj, kvankam por malpezaj aĵoj, la stilo konsistas el ebenaj aŭ kurbaj facetoj en malgrandaj pendopecoj. Historie vitroĉizado estis produktita uzante "malvarmajn" teknikojn mueladi aŭ boradi, aplikitajn kiel duaranga stadio al peco de vitro farita per konvenciaj procezoj kiel vitroblovado.

Nuntempe, tiun vitron ofte ĉefe aŭ tute oni formas en la komenca procezo uzante muldilon (premitan vitron), aŭ imititan en klara plasto. Tradicia manĉizado pluas, sed ĝi rezultas en multe pli multekosta produkto. Plumbovitro estis dumlonge miskomprenata kiel "kristalo" fare de la industrio, sugestante la altiron kaj multekostecon de la roka kristalo, aŭ de la ĉizita travidebla kvarco, kaj multaj fabrikantoj nuntempe priskribas sian produkton kiel ĉizita kristalvitro.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cut glass en la angla Vikipedio.