Vitroarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vitra skulptaĵo

Vitroarto kaj arta vitro rilatas al individuaj artaĵoj kiuj estas sufiĉe aŭ tute faritaj el vitro. Vitroarto formas parton de la vidaj artoj. Vitroarto varias en grandeco de monumentaj verkoj kaj instalaĵpecoj ĝis murpendaĵoj kaj fenestroj, ĝis artaĵoj faritaj en studioj (arta vitro) kaj fabrikoj (fabrikvitro), inkluzive de vitrojuvelaĵo kaj tablovaro. En nuntempa vitroarto oni povas distingi plurajn diciplinojn interalie vitralo, vitroblovado, tiffany, vitra fandadosabloŝprucigo (ankaŭ uzata en vitroskulptaĵo

Arta vitro kaj fabrika vitro[redakti | redakti fonton]

Arta vitro (angle: artglass) estas subaro de vitroarto, ĉi tiu lasta kovrante la tutan gamon de arto farita el vitro. Multaj eroj kiuj nun estas konsideritaj artvitro estis origine destinitaj por uzo.

Arta vitro kaj fabrikvitro estas ekvivalentaj terminoj kiuj estas plejparte aplikiĝas al 19-jarcentaj aŭ fruaj 20-jarcentaj vitroartaĵoj. Tiu ĉi formo de arta vitro, el kiuj Tiffany kaj Steuben en Usono, Gallé en Francio kaj Hoya Crystal en Japanio, Royal Leerdam Crystal en Nederlando kaj Orrefors kaj Kosta Boda en Svedio estas eble la plej konataj, kreskis el la fabriksistemo, ĝenerale fare de teamoj de fabriklaboristoj.

Dum esceptoj ĝenerale respondecas pri tre malgranda proporcio de la totala produktado, la esprimo fabrikvitro validas, strikte parolante, nur por la produktado kiu estas normigata, implikante multajn laboristojn en la farado de ĉiu objekto.

Specoj de artvitraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Vitraloj[redakti | redakti fonton]

Ĉefa artikolo: Vitralo

La plej fama ekzemplo estas la vitralo (precipe en preĝejoj).

Komencante en la Mezepoko, vitro iĝis pli vaste produktita kaj uzita por fenestroj en konstruaĵoj. Vitralo iĝis ofta por fenestroj en katedraloj kaj grandiozaj civitaj konstruaĵoj.

Muldita arta vitro[redakti | redakti fonton]

"Imperial Glass Bowl" vitroartaĵo de Csaba Markus.

Okazis kreskanta rekono ke muldita, amasproduktita vitro kun malgranda aŭ neniu ornamado sed alta arta kaj fabrikada kvalito kiel ekzemple tiu produktita fare de Lalique devus esti konsiderita arta vitro.

Vitraj paneloj[redakti | redakti fonton]

La muro por la paco ('Mur pour la paix') en Parizo enhavas surskribojn en 49 lingvoj kaj 18 alfabetoj sur grandeaj vitraj paneloj.

Kombinante multajn teknikojn, sed koncentriĝante pri arto reprezentita en la vitro prefere ol ĝia formo, vitropaneloj aŭ vitromuroj povas konsiste el grandegaj paneloj troveblaj kiel parto de subĉielaj instalaĵoj aŭ por interna uzo. Lumigado ofte estas parto de la artaĵo. Ekzemplo troviĝas en Parizo (Mur pour la paix). La Muro por paco konsistas el metala kadro konsistante el ligno, neoksidebla ŝtalo kaj vitropaneloj. Ĝi mezuras preskaŭ 16 metrojn longa, 13 metrojn larĝa kaj 9 metrojn alta. Sur la grandaj vitraj muroj estas skribita la vorto "paco" en 49 diversaj lingvoj kaj 18 alfabetoj. En la bildo ĝi troviĝas antaŭ la Turo Eifel, sed oni volas translokigi ĝin al alia loko en Parizo. Ĝi origine devis esti metita antaŭ la ĉefsidejo de Unesko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]