Vivo de Jesuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vivo de Jesuo (france Vie de Jésus) estas biografio pri la historia Jesuo Kristo de la franca filozofo Ernest Renan, aperinta en 1863. Ĝi estas la unua parto de la verko Histoire des origines du christianisme (Historio de la originoj de la Kristanismo).

El la franca tradukis la verkon Emile Gasse al Esperanto en 1907. La supersignoj anstataŭigitaj per h. „Bona, fidela traduko de famega verko!“ (Théophile Cart, Lingvo Internacia 1907, p: 569.)