Aldviolono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vjolisto)
Ĉi tiu artikolo temas pri muzikinstrumento. Se vi interesiĝas pri la skalo de la homa voĉo iru al aldo (voĉo).

ALDVIOLONO
Aldviolono
Aldviolono
Klasifiko Kordinstrumento
Ton-amplekso
Parencaj instrumentoj *Baroka violono
vdr

La aldviolono (nomata ankaŭ aldovjolo) estas iomete pli granda ol violono, sed tute simila arĉa muzikinstrumento. Ĝia sono estas pli malalta ol tiu de violono (c-g-d1-a1). La itala nomo viola da braccio signifas, ke oni tenas la instrumenton per brako. Ne estas kutime, sed eble, ludi ĝin kiel gitaron - aŭ preskaŭ kiel violonĉelon sine[1].

Pro la pli granda instrumento, ĝin karakterizas pli malfacileta kaj lacigeta ludo, ĉar la maldekstra mano devas moviĝi pli grandan vojon por la unuopaj sonoj kiel ĉe violono. Ju pli granda la instrumento estas, des pli forta estas la etendado de la maldekstra brako. Jam ĉe la pli malgranda violono oni firme turnas la brakon internen por preni la kordojn (supinado). La rezulto ofte estas problemoj ĉe la dorso, ŝultro aŭ la kubuta artiko.

Aldviolono kaj arĉo estas pli granda, peza ol tiuj de violono.

La sono de aldviolono estas forta ĉe la malaltaj sonoj, ĉe mezaj sonoj ĝi estas facile mola, ĉe altaj sonoj ĝi havas sufokitan karakteron. La unika sono de la aldo dependas de tio, ke la aldkorpo estas tro malgranda kompare kun la agordado. Ĉar ĝi sonas je kvinto pli malalte ol la violono (frekvencproporcio 2:3), la korpoj devus havi la saman rilaton, ĉirkaŭ 36 cm ĉe la violono al 54 cm ĉe la aldo. Tial la du preskaŭ samaj instrumentoj sone distingiĝas. Ke oni konstruas la instrumenton pli malgrande ol la fiziko proponas, dependas de la homa korpo, ni estas tro malgrandaj.

En orkestro ludas ofte 6-8 aldviolonistoj. Ili malofte ricevis sololudon, sed ili ludas la ofte nerimarkeblajn internajn sonojn de la muzika teksaĵo, sed ĉiuj rimarkus tuj ilian foreston.

W.A. Mozart amis ludi aldon, kvankam li ankaŭ tre bone ludis la violonon. Kiam Mozart invitis al privataj kvartetvesperoj en sia loĝejo, tiam Johann Baptist Vanhal ludis la 1an violonon, Joseph Haydn la 2an violonon, Mozart la aldon kaj Karl Dittersdorf la violonĉelon por provi la ĵus komponitajn verkojn. Ĉe la unua prezentado de siaj kvintetoj (2 violonoj, 2 aldoj kaj violonĉelo) Mozart ŝajne mem ludis aldon.

Famajn komponaĵojn por aldo verkis: Wolfgang Amadeus Mozart (Konĉertanta simfonio), Hector Berlioz (Haroldo en Italio), Béla Bartok (Konĉerto por aldo kaj orkestro, kompletigita de Tibor Serly), kaj Paul Hindemith, kiu mem estis aldisto.

Pri tiu ĉi sono Aŭskultu

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]