Vladimír Surovček
Aspekto
| Vladimír Surovček | |
|---|---|
| |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 16-an de marto 1944 |
| Morto | 4-an de decembro 2009 (65-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Slovakio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Vladimír Surovček (naskiĝis la 16-an de marto 1944 ; mortis la 4-an de decembro 2009 , slovaka Esperantisto, organizanto, verkisto. Li estis kunfondinto kaj prezidanto de Esperanto-klubo en Liptovský Hrádok kaj kunfondinto de Liptova Esperanto-klubo kaj Mezslovaka Esperanto-Ligo (MEL). Sian artan senton li estis kapabla transformi en artajn bildojn, artfotografaĵojn kaj en Esperantajn tradukojn. Multe vojaĝis kaj partoprenis UK-ojn kaj naciajn kongresojn.


