Vladimir Kuc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vladimir Kuts 2000 Russia stamp.jpg

Vladimir KUС naskiĝis la 7-an de februaro 1927 en Aleksino, Ukrainio, Sovetunio kaj mortis la 16-an de aŭgusto 1975 en Moskvo. Li estis soveta oficiro kaj longdistanca kuranto, kiu posedis la mondan rekordon trans 5.000 metroj (1954–55, 1957–65), 10.000 metroj (1956–60) kaj tri mejloj (1954).

KUС gajnis la orajn medalojn trans 5.000 kaj 10.000 metroj dum la Olimpiaj ludoj 1956 en Melbourne. En 1954 li fariĝis eŭropa ĉampiono trans 5.000 metroj kaj ankaŭ soveta ĉampiono trans la sama distanco kaj trans 10.000 mertroj (1953–57).

Post 1957 malsano devigis lin retiriĝi de la konkursado, sed li daŭrigis dediĉi sin al la sporto kiel trejnisto.

Legu ankaŭ pri aliaj longdistancaj kurantoj !

Ligoj[redakti | redakti fonton]