Vladimir Savviĉ Kuzmiĉ
(Alidirektita el Vladimir Savviĉ KUZMIĈ)
Vladimir Savviĉ Kuzmiĉ | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1903 |
Morto | 30-an de novembro 1942 (39-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Sovetunio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Vladimir Savviĉ KUZMIĈ, sovetiano, ukraina verkisto proleta, aŭtoro de la ukrainlingvaj romanoj „Flugiloj“, „Turbinoj“ kaj multaj rakontoj. Naskiĝis en 1904. Aktiva Esperantisto, verkas ankaŭ en Esperanto, membro de IAREV, kaj ties vicprezidanto ekde 1934. En Esperanto aperis lia originale verkita novelo Solidareco, 1931. Kunlaboris en SAT-organoj. Arestita en 1937, li sukcesis eskapi la tujan mortpunon per deklaro, en kiu li asertis la kulpecon de siaj iamaj esperantistaj kamaradoj. Li estis mortigita en 1943 en la malliberejo de Alma-Ata kiel "burĝa naciisto".
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Bronŝtejn, Mikaelo. [2017] “IAREVuloj - ĉu revuloj?”, Sortoj frakasitaj (esperante). Moskvo: Impeto. ISBN 978-5-7161-0299-6.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Pri vivo kaj morto de E. Miĥalski[rompita ligilo], eseo de NikSt, Sennacieca Revuo, 1993