Vladimir Savviĉ Kuzmiĉ
Aspekto
| Vladimir Savviĉ Kuzmiĉ | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1904 en Baĥmaĉ |
| Morto | 1943 en la malliberejo de Almato (per ekzekuto) |
| Lingvoj | rusa • Esperanto |
| Ŝtataneco | Rusia Imperio Soveta Unio |
| Alma mater | Kharkov Institute of National Economy (en) |
| Okupo | |
| Okupo | verkisto esperantisto |
Vladimir Savviĉ KUZMIĈ estis sovetunia kaj ukraina esperantisto, kiu aktivis kiel proleta verkisto, aŭtoro de la ukrainlingvaj romanoj „Flugiloj“, „Turbinoj“ kaj multaj rakontoj. Li naskiĝis en 1904. Aktiva Esperantisto, li verkis ankaŭ en Esperanto, membro de IAREV, kaj ties vicprezidanto ekde 1934. En Esperanto aperis lia originale verkita novelo Solidareco, 1931. Kunlaboris en SAT-organoj. Arestita en 1937, li sukcesis eskapi la tujan mortpunon per deklaro, en kiu li asertis la kulpecon de siaj iamaj esperantistaj kamaradoj. Li estis mortigita en 1943 en la malliberejo de Almato kiel "burĝa naciisto".
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Bronŝtejn, Mikaelo. [2017] “IAREVuloj - ĉu revuloj?”, Sortoj frakasitaj (esperante). Moskvo: Impeto. ISBN 978-5-7161-0299-6.

