Vladislav Pozdnjakov
Vladislav Pozdnjakov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de februaro 1991 (33-jaraĝa) en Aktobe |
Ŝtataneco | Rusio |
Okupo | |
Okupo | politikisto • blogisto • naciisto |
Vladislav Pozdnjakov (naskiĝis la 22-an de februaro de 1991 jaro en Aktobe, Kazaĥio[1]) estas rusa kontraŭfeministo, naciisto, blogisto, kaj gvidanto de rasisma organizaĵo «Vira ŝtato».
Biografio[redakti | redakti fonton]
Post sia repatrujigo el Kazaĥio al Rusio, Vladislav loĝis en urbo Balakovo de Saratova provinco. Post la fino de lernejo li aliĝis al la medicina kolegio de Balakovo, kie li studis por esti flegisto. Laŭ versio de Radio Libero li ne ricevis diplomon[1].
Pozdnjakov asertas, ke post la fino de kolegio li laboris kiel flegisto de ambulanco. Laŭ versio de Radio Libero, li neniam laboris sanprofesie[1]).
Radio Libero ankaŭ asertas, ke Pozdnjakov startis kiel opoziciulo kaj kritikisto de ŝtataj tendaroj (laŭ ekzemplo de Aleksej Navalnij), kaj ankaŭ kiel konsilisto pri fizika taŭgeco [1].