Volumeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La volumeno estas la spaco okupata de iu korpo.

La formulsigno jenas  V. La SI-unuo estas  m3 (kubmetro).

Historio

La unuaj konataj formuloj de la volumenkalkulo devenas el Egiptio. La Moskva papiruso estas kolektaĵo de kalkuloj kaj datita al la jaro 1850 a.K.. Inter alie aperas tie la formuloj por kalkuli la volumenon de egalflanka kvarangula konuso.

La kalkulo okazis per analizo kaj konekta sintezo. Tio signifas, ke la korpoj estis al konataj korpoj diserigitaj kaj la unuopaj volumenoj estis adiciitaj.

Mezurmetodoj

Dum longa tempo evoluis multaj metodoj por mezuri, kalkuli la volumenon:

  • Plenigo: La korpo estis per sabloakvo plenigita, kies kvanto estis difinita per konata barelo.
  • Akvoelpremo La korpo estas mergata en barelon plenigitan tute per akvo. La superfluita akvo estas mezurita en konata barelo.

Algebra kalkulo

Oni povas el konataj dimensioj kaj formoj kalkuli la volumenon de korpo, por kiu estis priskribita matematika formulo:

Tiel volumeno de regiono D estas triopa integralo de la konstanta funkcio 1 tra la regiono.

Ekzemploj:

  • Kubo kun longo de latero a:
  • Pilko kun radiuso r:
  • Rotacianta korpo de funkcio f(x) ĉe rotacio ĉirkaŭ x-akso:

Mezurunuoj

1 m3= 1000 dm3 = 1000 Litroj

forstoekonomio:
1 spacometro (staploligno) = 0.7 m3 (lignomaso sen interna aero)

Vidu ankaŭ