Volundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prezentado de Volundo sur la fronto de la runkesto de Auzon (7-a jarcento)
Gotlanda bildŝtono kun prezentado de la forĝejo de Volundo (malsupre maldekstre).

Volundo estas figuro el la ĝermana mitaro. Wieland (malnovaltgermana lingvo Wiolant, anglosaksa lingvo Veland, Malnovnordlanda lingvo Völundr, Welent „artverko“ aŭ „produkti per arta maniero“) estas la nomo de artoriĉa forĝisto, kiu origine en la ĝermana mitaro aperas kiel duondia estaĵo. Li estas komparebla kun Hefesto kaj Dedalo. Laŭ la legendo devenas el Gossensaß („Gotosidejo“) en nuna Sudtirolo.

Volundo (angla Wayland, Wayland the Smith, Wieland; norvega Volund) estis supernatura forĝisto. Li estas ankaŭ reĝo de la elfoj en Nord-ĝermana mitologio. Volundo forĝas la glavon Balmung kaj la kirason de Beowulf.

La poemo Volundarkvida rakontas la historion de la manfaristo Völundr, konata ankaŭ kiel Volundo la forĝisto. En la poemo, li estas nomata "princo de elfoj" (vísi álfa) kaj "unu el la álfar" aŭ "estro de álfar" (álfa ljóði). Li estas menciata ankaŭ kiel unu el la tri filoj de la reĝo de la Finnoj en la poemo. Lia edzino Hervör-Alvitr, nome Valkirio, abandonas lin post naŭ jaroj, kaj li estas poste kaptita de Níðuðr, reĝeto de Närke (Svedio) deziranta lian oron. Völundr estas kripligita kaj devigita labori en insulo farante aĵojn por la reĝo. Eventuale li trovis rimedojn revenĝi kaj fuĝi. Li mortigis la filojn de Niðuðr, gravedigis lian filinon kaj elflugis ride.


En 1835 poeto Karl Simrock verkis versepopeon kun la titolo Wieland der Schmied [Wieland la forĝisto]. Ankaŭ Richard Wagner okupiĝis en dramkoncepto nekomponota pri la legenda materialo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alfred Becker: Franks Casket. Regensburg 1973, Anhang VI Zur Wielandsage, S. 154–186.
  • Robert Nedoma: Die schriftlichen und bildlichen Denkmäler der Wielandsage. Kümmerle Verlag, Göppingen 1988.
  • Arnulf Krause: Die Heldenlieder der Älteren Edda. Reclam Verlag, Ditzingen 2001, ISBN 3-15-018142-9.unkenoünchen 2007, ISBN 978-3-406-56084-2, S. 85–88.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]