Vysočany (Ovesné Kladruby)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vysočany
Vysočany
germane: Wischezahn
solejo
Bieno en Vysočany
Oficiala nomo: Vysočany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Ovesné Kladruby
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Domoj 2
Situo Vysočany
 - alteco 690 m s. m.
 - koordinatoj 49° 56′ 17″ N 12° 46′ 54″ O / 49.93806 °N, 12.78167 °O / 49.93806; 12.78167 (mapo)
Katastro 2,63 km² (263 ha) Vysočany u Ovesných Kladrub
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vysočany (Ovesné Kladruby)
Portalo pri Ĉeĥio

Vysočany (germane Wischezahn) estas solejo en Ĉeĥio, parto de municipo Ovesné Kladruby, troviĝanta en distrikto Cheb. Ĝi troviĝas proksimume 1,6 km sude de Ovesné Kladruby. La devena vilaĝo pereis post la dua mondmilito, konserviĝis ununura bieno, kiu estas ekde la jaro 1991 protektata kiel kultura memorindaĵo.

Vysočany situis en katastra teritorio Vysočany u Ovesných Kladrub kun areo 2,63 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo Vysočany falis post la jaro 1850 sub proksima Výškovice, en la 1920-aj jaroj ĝi memstariĝis. Post la dua mondmilito Vysočany estis alligita al Ovesné Kladruby, sed ankoraŭ en la 1950-aj jaroj ĝi perdis statuson de loka parto, ĉar la vilaĝo fakte pereis. El la loka konstruareo konserviĝis unu agrikultura domo. Rea estiĝo de registra parto okazis la 11-an de marto 2019 post tio, kiam reprezentantaro de municipo Ovesné Kladruby aprobis en oktobro de 2018 establon de nova parto de la municipo.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]