Wäldi
Wäldi | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Kreuzlingen |
Koordinatoj | 47° 38′ 0″ N 9° 5′ 0″ O / 47.63333 °N, 9.08333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 38′ 0″ N 9° 5′ 0″ O / 47.63333 °N, 9.08333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 960 |
Areo | 12,3 km² |
Alteco | 610 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8564 |
Komunumkodo | 4701 |
Wäldi estas komunumo en la distrikto Kreuzlingen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 960 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Wäldi situas sur la montoĉeno Seerücken norde de la urboj Kreuzlingen kaj Konstanco.
La komunumo konsistas krom el Wäldi mem el la vilaĝoj kaj setlejoj Engwilen, Hefenhausen (kie situas la komunuma administracio), Lipperswil, Sonterswil kaj Hattenhausen.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Wäldi limas en nordo al Ermatingen, en nordoriento al Tägerwilen, en sudoriento al Kemmental, en sudo al Wigoltingen kaj en okcidento al Raperswilen.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En Lipperswil en Wäldi situas la ludo- kaj bestoparko Connyland, kiu estis fondita de Conny Gasser, kiu gvidis ankaŭ la cirkon Conelli.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Wäldi atingeblas per diversaj poŝtautolinioj ek de Ermatingen, Kreuzlingen kaj Weinfelden.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de la municipo Lipperswil datiĝas el la jaro 1252 kiel Luimprechtswilær, dum Engwilen unuan fojon menciiĝis inter 1301 kaj 1307 kiel Engwille.
La hodiaŭa komunumo estis kreita la 1-an de januaro 1995 per la kunigo de la kvar lokmunicipoj Engwilen, Lipperswil, Sonterswil kaj Wäldi.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Tombejo de Lipperswil
-
Faktrabdomo en Lipperswil
-
Komunuma domo de Wäldi en Hefenhausen
-
Delfinoj en Connyland
-
Hattenhausen
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Wäldi
- Lipperswil en la Historia Leksikono de Svislando
- Engwilen en la Historia Leksikono de Svislando[rompita ligilo]