Władysław Szczekowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Władysław Szczekowski pseŭdonomo "Sztark" (naskiĝis la 14-an de februaro 1898, murdita aŭguste 1944) – diplomita subkolonelo de artilerio de Pola Militistaro, ĉefo de Ofensiva Spiona Fakultato de la 2-a Taĉmento de Ĉefa Komitato de Pola Enlanda Armeo.

Januare 1920 sendita al rezerva bataliono de la 1-a Regimento de Kampa Artilerio. Post fino de pola-bolŝevika milito soldatservis en la 7-a Regimento de Peza Artilerio en Poznań. Novembre 1924 komencis frekventi Ordinaran Kurson de Supera Milita Lernejo en Varsovio. Post fino de la studoj kun scienca diplomo de oficiro de Ĝenerala Stabo estis atribuita oktobre 1926 al Komandantaro de la 27-a Infanteria Divizio en Kowel (nun Volina provinco). Poste soldatservis en Ĉefa Stabo de Pola Militistaro en Varsovio, en la 19-a Regimento de Kampa Artilerio kaj la 27-a Regimento de Malpeza Artilerio. En 1936 avancis ĝis majoro. Junie de la sama jaro iĝis ĉefo de la stabo de Rivera Ŝiparo de Mararmeo en Pinsk.

Dum germana invado en Pollandon prilaboris agadplanojn ĉe komandanto de la Rivera Ŝiparo. Lige al malfondo de la militista unua pro elĉerpo de operacaj ebloj, ekde la 29-a de septembro 1939 restis en Stabo de Aŭtonomeca Operaca Grupo "Polesio" plenumante funkcion de ĉefo de la 1-a Taĉmento. Post permes-ricevo de generalo Franciszek Kleeberg transiris kune kun komandoro Witold Zajączkowskim malantaŭ linion de Wehrmacht al Varsovio.

Li restis sur teritorio de Ĝenerala Gubernio. Eniris Asocion de Armita Batalado, kaj poste al Pola Enlanda Armeo. En la periodo de junio 1940 ĝis aprilo 1942 estis ĉefo de la Stabo de Distrikto Kielce-Radom de la Landa Armeo. Pli poste laboris en stabo de brigada generalo Stefan Rowecki "Grot". La 9-an de oktobro 1943 estis arestita de Gestapo kaj murdita aŭguste 1944 en nekonataj cirkonstancoj.

Ordenoj kaj distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Arĝenta Kruco de la Milita Ordeno Virtuti Militari
  • Kruco de Sendependeco
  • Batal-Kruco – trifoje
  • Ora Merit-Kruco
  • Arĝenta Merit-Kruco

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Polski Słownik Biograficzny (Pola Biografia Vortaro). Warszawa-Kraków: Instytut Historii PAN, 2010, p. 250-252. ISBN 9788388909870.