WSPR (amatora radio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
WSPR
Programisto Joe Taylor, K1JT
Operaciumo Cross-platform
Lingvo(j) angla, itala, hispana, franca, germana, japana, pola, portugala, rusa
Evoluigstato aktiva
Programtipo amatora radio kaj DSP
Permesilo GPL
Retejo physics.princeton.edu/pulsar/K1JT/wspr.html
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

WSPR (en angla prononcita kiel "whisper") signifas "Weak Signal Propagation Reporter", nome malfortsignala raportilo. Ĝi estas komputila programo uzata por komunikado inter radio-amatoroj kun malfortaj signaloj. La programo estis skribita de Joseph Hooton Taylor Jr., voksigno K1JT. Nun ĝi estas malfermkoda, do libere uzebla, kaj estas preterevoluita per malgranda teamo. La programo ebligas sendadon kaj ricevadon de malfortaj signaloj por testi propago-vojojn je mezaj kaj mallongaj ondoj.

La programo uzas sendojn enhavantaj jenon:

  • voksigno de la sendanta stacio
  • lokoindiko Maidenhead grid locator
  • povumo de la sendilo en dBm.

La programo povas deĉifri signalojn kun S/N (rilato signalo al bruo) malfortajn -28 dB en 2500 Hz bendo. Stacioj kun aliro al la interreto povas aŭtomate elŝuti iliajn raportojn al centra datumbazo nomita WSPRnet, kiu ankaŭ desegnas mapon.

La WSPR protokolo[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]