Wanda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wanda
urbomunicipo

Flago

Flago
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 58′ S, 54° 34′ U (mapo)-25.9693011-54.5696922Koordinatoj: 25° 58′ S, 54° 34′ U (mapo) [+]
Alto 206 m [+]
Wanda (Misiones)
Wanda (Misiones)
DEC
Wanda
Wanda
Situo de Wanda
Wanda (Argentino)
Wanda (Argentino)
DEC
Wanda
Wanda
Situo de Wanda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wanda, Misiones [+]
vdr
Lokiĝo de Wanda en Argentino.

Wanda (Vanda) estas argentina urbo de la provinco Misiones. Ĝi lokiĝas je suda latitudo 25° 58' kaj je okcidenta longitudo 54° 34'. Ĝi estas centro de la municipo Colonia Wanda, kiu, tamen, estas populare nomata Wanda.

La municipo havas 12.779 loĝantojn, laŭ la oficiala kalkulo de la jaro 2001 (INDEC). Ĝi troviĝas nur 40 kilometrojn for de la akvofaloj de Rivero Igŭacuo kaj estas grava turisma centro por tiuj kiuj travizitas la provincon. Turistoj povas viziti la minejojn de fajnaj gemoj.

La ĉefa ekonomia aktivaĵo estas la ekspluatado de la forestoj kiel renovebla rimedo. Ĉirkaŭ duono de la terenoj de la municipo estas kovrita de replantitaj boskoj. Ankaŭ gravas la plantado de mateo kaj ankaŭ la turismo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La entrepreno Colonizadora del Norte (Kolonianta de la Nordo) akiris vastajn terenojn en la regiono en la komenco de la 20-a jarcento. La unuaj agrikulturistoj estis poloj, al kiuj sin aldonis svisoj, germanoj, germandevenaj brazilanoj kaj paragvajanoj.

La nomo Wanda estis elektita sin kialoj de la entrepreno. Pro la manko de klarigoj, naskiĝis pluraj versioj de la origino de la nomo. La plej konata rilatas al pola princino tre fama pri sia boneco kaj beleco vivinta en la urbo Krakovo, kiu sinoferis pro sia lando, sin ĵetante en la riveron Vistulo por ne edziniĝi kun la heredanto de la germana regno. Alia versio tre akceptata asertas ke la nomo venas de la filino de Józef Piłsudski, de la pola armeo (nacia heroo).

La nova koloniejo progresis lante en unua periodo kaj tre rapide post la apero de la asfaltaj vojoj. Ĝia laŭleĝa konstituiĝo okazis en 1956, kiam laŭ la Dekreto n-ro 1421 de la 15-a de novembro de 1956.

Esperanto-movado en Wanda[redakti | redakti fonton]

En la komenco de novembro de 2006, okazis en la urbo Wanda la Internacia Seminario pri Pola Kulturo. La seminario celis disvastigi al sudamerikanoj plurajn aspektojn de polaj kulturo kaj enmigracio kaj ankaŭ la naturajn kaj turismajn belecojn de la nord-Misiona regiono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]