Wang Tianyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ĉielismo WANG Tianyi
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1957 (1957-10-02) (66-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1979
vdr

"Ĉielismo" WANG Tianyi (ĉine: 王天义; pinjine: Wáng Tiānyì; naskiĝis la 2-an de oktobro 1957) estas ĉina fama esperantisto, prezidanto de Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio(IKEF), prezidanto de Xi'an-a Esperanto-Asocio, kaj prezidanto de Xi'an Da Vinci Importa-Eksporta Ko., Lta, kiu funkcias per Esperanto por sia internacia komerco. En la jaro 1979 li eklernis Esperanton kaj senlace aktivas por la Esperanto-movado.[1]

Xi'an Esperanto-Asocio estas soci-organizo leĝe registrita ĉe la registaro, havas oficejon kaj salajratan oficiston. Ĝi estis fondita en la jaro 1935 kaj longe estas unu el la centroj de la ĉina Esperanto-movado. Ĝi havas Esperanto-libroservon jam de multaj jaroj. Ĉiujare al ĝi alvenas Esperanto-vojaĝantoj ĉinaj kaj fremdlandaj, ĉar Xi'an (Ŝiano) estas mondkonata turisma urbo kun la ĉina antikva civilizacio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]