Wannes Van de Velde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Willy Cecile Johannes (Wim) Van de Velde
Naskiĝo 29-a de aprilo 1937
en Antverpeno
Morto 10-a de novembro 2008
en Antverpeno
Nacieco flandra
Sukcesis kiel
  • poeto
  • kantisto
  • aktoro kaj gitaristo
Artista nomo Wannes Van de Velde
Reprezentaj verkoj Ik wil deze nacht in de strate verdwale (1973)
vdr
Renkontiĝejo Elcker-Ick en la distrikto Klein-Antwerpen kun meze sube statuo de Wannes Van de Velde (skulptisto Michael Bracke; 2009).

Willy Cecile Johannes (Wim) VAN DE VELDE pli bone konata sub la nomo Wannes Van de Velde (naskiĝis la 29-an de aprilo 1937 en Antverpeno, mortis la 10-an de novembro 2008 samurbe) estis flandra kantisto, muzikisto, poeto kaj aktoro. Ĉefe li iĝis konata pro siaj kantoj en la antverpena. Lia plej fama estis Ik wil deze nacht in de strate verdwale (Mi volas perdiĝi en la stratoj ĉi-nokte).

Kvankam neniam li havis la oficialan titolon Urba poeto de Antverpeno, multaj konsideris lin tia. Kiel instruisto en la fama lernejo pri teatro Studio Herman Teirlinck, li inspiris multajn aktorojn kaj kabaredistojn de Flandrio kaj Nederlando.[1]

La antverpena kvartalo Klein-Antwerpen (Malgranda Antverpeno), kie li loĝis pli ol 30 jarojn, nomis lin honora loĝanto en 2006.

Bibliografio

  • Man in Landschap (Viro en pejzaĝo), poemaro (1989)
  • Een wad in de tijd (Ŝlimejo en la tempo), kun liaj litografioj (1997)
  • De klank van de stad (La sono de la urbo) kantoj 1966-1999 (1999)
  • In de tijd (En la tempo), kun liaj ilustraĵoj (2000)
  • Flamencoschetsen (Flamenko-skizoj) (2001)
  • Tijdsnede (Tempa tranĉo), eseoj 1994-2000 (2004)
  • Havenbeelden (Havenaj bildoj) (2006)

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. http://www.freewebs.com/boutenkaat/wannes.htm/