Warnow
Aspekto
| Warnow | |
|---|---|
rivera fonto ĉe Grebbin, distrikto Ludwigslust-Parchim | |
| rivero | |
| Bazaj informoj | |
| Situo | en Germanio, federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio |
| Longeco | 155 km |
| Fluo | |
| Fonto | apud Grebbin, distrikto Ludwigslust-Parchim |
| - Alteco super marnivelo | 56 m |
| Enfluejo | ĉe Warnemünde en la Baltan Maron |
| - Alteco | 0 m |
| Altecodiferenco | 56 m |
| Geografio | |
| Trairataj urboj | Sternberg, Bützow, Schwaan kaj Rostock |
La rivero Warnow estas rivero en la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio de Germanio. Ĝi longas 155 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 42-an lokon. Interalie ĝi pasas tra la urboj Bützow, Schwaan kaj Rostock. Fine de sia vojo, kiu fluas iom orienten, sed precipe norden, la rivero ĉe Warnemünde fluas en la Baltan Maron.





