Werner Arber
BIOLOGIISTOJ | |
---|---|
NOBELPREMIITOJ | |
Nomo | Werner |
Kromnomo | Arber |
Sekso | Viro |
Nacieco | Svisa |
Loko de naskiĝo | Gränichen |
Dato | 3 de junio 1929 |
Morto-loko | |
Morto-jaro | |
Aktiveco1 | Biologio |
Aktiveco2 | Profesoro, esploristo |
Elstareco | Nobelpremiito pri biologio kaj fiziologio |
Werner ARBER, nobelpremiita pri medicino en 1978, svisa civitano, naskiĝis en Gränichen (Svislando) kaj longatempe docentis pri molekula genetiko kaj nun prezidentas en la Papa Akademio de la Sciencoj.
Biografio
Ekde 1959 ĝis 1970 li profesoris ĉe la universitato de Ĝenevo, en 1971 translokiĝis al Bazelo por instrui mikrobiologion en la samurba universitato.
Li stampis prisciencajn siajn aktivadojn per esploro pri la meĥanismo de sindefendo de la bakterioj kontraŭ la agreso de virusoj, ricevante pro siaj malkovroj la Nobelpremion, kune kun, premiitaj pro aliaj malkovroj, Daniel Nathans kaj Hamilton O. Smith.
Liaj studoj nun rezultas bazo de la Gentekniko kaj molekula biologio[1].
Nomumita membro, kvankam religie protestanta kristano, de la Papa Akademio de la Sciencoj en 1981 kaj ĝia konsilisto ekde 1995, li elektiĝis – rekte de Benedikto la 16-a post konsultado de la membraro – prezidanto de la sama akademio en 2011
Referencoj
- ↑ Dizionario Dragoni, Bergia, Gottardi
Bibliografio
- Giorgio e Dragoni, Dizionario Biografico degli scienziati e dei tecnici | 1997 | Zanichelli | Bologna| coautori=Silvio Bergia; Giovanni Gottardi