Westerbork Sinteza Radio-Teleskopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Westerbork Sinteza Radio-Teleskopo
radioteleskopo
Komenco 1970 vd
Geografia situo 52° 54′ 53″ N, 6° 36′ 12″ O (mapo)52.9147366.603342Koordinatoj: 52° 54′ 53″ N, 6° 36′ 12″ O (mapo)
Lando(j) Nederlando vd
Westerbork Sinteza Radio-Teleskopo (Nederlando)
Westerbork Sinteza Radio-Teleskopo (Nederlando)
DEC
Westerbork Sinteza Radio-Teleskopo
Westerbork Sinteza Radio-Teleskopo
Map
Westerbork Sinteza Radio-Teleskopo
vdr
La parabolaj antenoj en vico
Unu el la dekkvar parabolaj antenoj

La Westerbork Sinteza Radio-Teleskopo, mallonge WSRT estas radioteleskopo kiu konsistas el vico de 14 parabolaj antenoj en la arbaro apud Hooghalen en Drenthe, Nederlando. La tereno kie situas la antenojn estas flanke de la antaŭa nazia koncentrejo Westerbork.

Oni ekuzis la WSRT-on en 1970 kaj ankoraŭ nuntempe ĝi estas uzata por astronomiaj observoj. De la tuta sistemo fakte nur restas la parabolaj antenoj el 1970. La aliaj partoj estis tute anstataŭigitaj en 1999, pro tio WSRT nun povas konkuri kun aliaj radioteleskopoj en la mondo.

La dekkvar antenoj estas envicigitaj en la orient-okcidenta direkto kun longo de 2,7 kilometrojn. Per radio-sinteza tekniko oni povas tiel imiti teleskopon kun diametro de 2,7 kilometroj (apertursintezo). Dek antenoj havas fiksan pozicion kaj kvar povas esti movataj sur reloj. La antenoj havas diversajn ricevilojn kiuj estas sentemaj por radioradiado inter 350 MHz kaj 8,3 GHz (ondolongoj inter 92 cm kaj 3,6 cm).

La WSRT regule estas uzata kombine kun aliaj radioteleskopoj en la mondo por fari tiel nomataj VLBI-mezuradojn (Tre Longa Bazlinia Interferometrio) kaj tiel formas parton de la Eŭropa VLBI-reto.

La WSRT estas prizorgata de la fondaĵo ASTRON.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 52°54'53"N 6°36'12"E Mapo