Saltu al enhavo

Wilhelm Czermak

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wilhelm CZERMAK (naskiĝinta la 10-an de septembro 1889 en Vieno, mortinta samloke la 13-an de marto 1953) estis aŭstra egiptologo kaj profesoro pri Afrikaj studoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de okulisto li trapasis la abiturientan ekzamenon ĉe la renomita lernejo Schottengymnasium. Poste li ekde 1907 studis orientalistikon ĉe la universitato de Vieno ĉe Hermann Junker, Joseph von Karabacek kaj David Heinrich Müller. Doktoriĝo sukcesis en 1911 post defendo de la tezo Die Nominalform Fûʿlûl im Altarabischen. Sekvis volontuleco armea en 1911/12 (ĉe Dragonerregiment Nr. 7). Li laboris en 1912/13 por la egiptologo Junker ĉe la piramidoj de Gizo. Inter 1914 kaj 1918 li soldatis dum la Unua mondmilito estante i.a. en Rusujo kaj apud Halepo. Intertempe estis li scienca helpanto por la Viena Akademio de Sciencoj koncerne lingvostudojn de kordofana lingvaro.

Lia habilitiĝa faklaboraĵo de 1919 titoliĝis Kordofan-Nubische Studien. En 1925 li fariĝis eksterorda profesoro pri Afrikaj studoj Viene. Tiutempe li aktivis en la klubo Bärenhöhle, kiu malhelpis karierojn altlernejajn de judoj, kaj ĉe la simila societo Deutsche Gemeinschaft.[1] Krome estis Czermak inter 1927 kaj 1930 estro de la studenta defendotaĉmento Akademische Legion. En 1931 li iĝis sekvanto de Hermann Junker je orda profesoreco pri egiptologio kaj Afrikaj studoj kaj ekgvidis la samnoman instituton.

En oktobro 1945 li fariĝis orda membro de la Aŭstra Akademio de Sciencoj; en 1945/46 li dekanis ĉe la filozofoj kaj en 1952/53 li eĉ rekoris estrante la auŝtrian universitatrektoraron. Tombo lia troviĝas sur la tombejo Dornbacher Friedhof en Hernals.[2]

Czermak ankaŭ anis ĉe la katolika studenta korporacio KAV Bajuvaria Wien ene de ÖCV. La elmigrinta germana-usona egiptologo Georg Steindorff metis lin sur liston de kritikotaj egiptologo koncerne la sintenon dum naziismo.

Skribaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Die Nominalform Fûʿlûl im Altarabischen, Wien 1911 (disertaĵo).
  • Kordofan-Nubische Studien, Wien 1919 (laboraĵo habilitiĝa).
  • Zur Sprache der Ewe Neger. Ein Beitrag zur Seelenkunde, Rauch, Innsbruck 1924.
  • Der Rhythmus der koptischen Sprache und seine Bedeutung in der Sprachgestaltung, Hölder-Pichler-Tempsky, Wien 1931.
  • Die Laute der ägyptischen Sprache, du volumoj, Wien 1931–1934.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Felix Czeike: Historisches Lexikon Wien in 5 Bänden, Band 1, Kremayr+Scheriau, Wien 2004, p. 603.
  • Hans Pemmer: "Bedeutende und interessante Bewohner der Erdbergstraße". Ĉe: Wiener Geschichtsblätter 21 (1966), p. 37.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klaus Taschwer: "Universität Wien Ende April 1945: Die verpasste Stunde null" - ĉe: Der Standard, 1.5.2020
  2. tombserĉada maŝino viena[rompita ligilo]