Saltu al enhavo

Wilhelm Füßlein

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wilhelm August Oswald Julius FÜSSLEIN (naskiĝinta la 5-an de marto 1869 en Saalfeld, mortinta la 8-an de januaro 1944 en Großhansdorf) estis germana instruisto kaj regiona historiisto.

Post studo de historio kaj teologio ĉe la universitatoj de Jena kaj Lepsiko li ekrajtis gimnaziinstruisti pri religio, la hebrea lingvo kaj historio. En 1895 li translokiĝis Hamburgon. Tie li unu jaron laboris en privata lernejo de Theodor Wahnschaff antaŭ komenco de prova jaro ĉe Johanneum en Hamburg-Winterhude. En februaro 1898 li doktoriĝis ĉe la universitato de Jena.

Hamburge li ekdeĵoris kiel helpinstruisto ĉe la nehumanisma lernejo de Uhlenhorst. Ĉe la universitato de Marburg li pluekzameniĝis pri la lingvoj angla kaj franca. Ekde aprilo 1899 Füßlein laboris en hamburga lernejo antaŭ la Lubeka Pordego. De 1903 li docentis krome pri eklezia kaj dogma historioj en seminario por superaj instruistinoj. En 1906 li estis instruisto ĉe la realisma lernejo de Sankta Georgo. En 1913 li ektitoliĝis profesoro fare de la hamburga senatanoj. Dum la Unua mondmilito Füßlein soldatis kiel kapitano kaj kompaniestro ĉe la Orienta fronto kaj ĉe la vica generalstabo je Berlino. En 1932 li pensiiĝis.

Füßlein ĉiam adaptis siajn historiajn esploradojn laŭ la domicilo. Originante el Turingio li elfaris gravajn verkojn pri la historio de la grafoj de Hennebergio kaj pri la abatejo de Saalfeld. Ĉi-kuntekste gravis la historio de la princepiskopujo de Würzburg kaj de la urbo Würzburg mem. Pro ĉi tio oni vokis lin en 1930 en la Turingian Historian Komisionon por kiu li kreis luksajn eldonojn.

Post retiriĝo el la lerneja vivo li tute dediĉis sin al hamburgaĵoj. Jam de 1919 li membris ĉe la historisocieto Verein für Hamburgische Geschichte (VHG) por kiu li esploradis pri la enloĝantaro mezepoka. Inter 1934 kaj 1937 li estris la historiistan klubon Vereins für Heimatkunde und Heimatforschung in den Walddörfern, kiu famiĝis sub la nomo De Spieker. Multis la prelegoj fare de Füßlein, ekz. en 1935 festprelego okaze de la 500-a datreveno fondiĝa de Großhansdorf. El tio konsekvente fruktis novaj altvaloraj konoj pri la historio de la vilaĝaro Walddörfer en la nordoriento hamburga kiu ekde la malfrua mezepoka konsideriĝis hamburga teritorio cis la urbomuroj. Gravis ekz. la remalkovro de la historio de Burgo Wohldorf.

  • "Das Ringen um die bürgerliche Freiheit im mittelalterlichen Würzburg des 13. Jahrhunderts", ĉe: Historische Zeitschrift, 134/1926, p. 267–318

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Gunnar B. Zimmermann: "Füsslein, Wilhelm". Ĉe: Franklin Kopitzsch, Dirk Brietzke (eld.): Hamburgische Biografie, volumo 5. Wallstein, Göttingen 2010, ISBN 978-3-8353-0640-0, p. 125–126

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]