Wilhelm Gliese

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wilhelm GLIESE (21-a de junio 191512-a de junio 1993) estis germana astronomo kiu eldonis katalogon de proksimaj steloj.

Li naskiĝis en Goldberg nuntempe Złotoryja en Malsupra Silezio. Li laboris ĉe Astronomisches Rechen-Institut en Berlino kaj Heidelberg. Li estas plej konata pro sia Gliese Katalogo de Apudaj Steloj, kaj iuj steloj estas plej konataj laŭ liaj nombradoj kiel Gliese 581 kaj Gliese 710.

La unua eldono de tiu katalogo Catalogue of Nearby Stars aperis 1957. Ĝi listigas ĉiujn stelojn ene de distanco de 20 Parsec, pli ol 100 stelojn. Eldono de 1969 listigis pli ol 2000 stelojn en distancoj ĝis 22 Parsec. La gliese-katalogoj fariĝis bazo por pliaj esploroj de distribuo, konsisto kaj moviĝo de malgrandaj steloj najbaraj al nia suno.

Oni nomis la asteroidon 1823 Gliese je lia memoro.

fontoj[redakti | redakti fonton]