William Hurt
William HURT (Washington D.C., 20-a de marto 1950 – Portland (Oregon), 13-a de marto 2022) estis usona aktoro. Li estis kvar fojojn nomumita por Oskar-premio, kiun li gajnis en 1985 pro sia rolo en Kiss of the Spider Woman, bazita sur la romano El beso de la mujer araña de la argentina verkisto Manuel Puig. Aliaj filmoj en kiuj li partoprenis estas Children of a Lesser God (1986) kaj Broadcast News (1987). Poste li ludis la rolon de Thunderbolt Ross en la filmoj de la Kinematografia Universo de Marvel nome The Incredible Hulk (2008), Captain America: Civil War (2016), Avengers: Infinity War (2018), Avengers: Endgame (2019) kaj Black Widow (2021).
Eble li famiĝis per sia rolo en Body Heat (1981) kun Kathleen Turner, kiu same famiĝis per tiu debuta filmo.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- A Couch in New York, 1996
- A.I. Artificial Intelligence, 2001