William Sealy Gosset

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Sealy Gosset
Persona informo
Aliaj nomoj Student
Naskiĝo 13-an de junio 1876 (1876-06-13)
en Canterbury
Morto 16-an de oktobro 1937 (1937-10-16) (61-jaraĝa)
en Beaconsfield
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Kolegio Winchester • Nova Kolegio
Familio
Patrino Agnes Sealy Gosset
Okupo
Okupo statistikisto • matematikisto • kemiisto
Verkoj Student's t-distribution
Studenta t-testo
vdr

William Sealy GOSSET (13a de Junio 1876 – 16a de Oktobro 1937) estis angla statistikisto, kemiisto kaj bierfaristo kiu laboris kiel bierfarejestro de Guinness kaj Head Experimental Brewer of Guinness kaj estis pioniro de moderna statistiko. Li pioniris per malgranda eksperimenta dezajno kaj analizo de montraĵoj kun ekonomia alproksimiĝo al la logiko de necerteco. Gosset publikigis sub la plumnomo Student kaj disvastigis ĉefe la faman "distribuadon t Student" – origine nomita Student's "z" – kaj la "teston de Student por statistika signifo".[1]

Kariero[redakti | redakti fonton]

En sia laboro kiel Head Experimental Brewer ĉe Guinness, la memedukita Gosset disvolvis novajn statistikajn metodojn – kaj en la bierfarado kaj en agrikulturo – nune ŝlosilaj en la dezajno de eksperimentoj, cele al akurata uzado de signifotestado pere de ripetitaj klopodoj, kaj al analizo de la "ekonomia signifo" (frua ekzemplo de decidteoria interpretado de statistiko) kaj krome, pere de sia malgranda tavoligita montraĵaro, kaj ripetitaj ekvilibraj eksperimentoj pri hordeo por pruvi la plej bonkvalitajn variaĵojn de kultivarioj.[2] Gosset atingis tion pere de studado, pere de klopodo kaj eraro, pere de kunlaborado kun aliuloj, kaj dediĉante du lernotempojn en 1906–1907 en la biometria laboratorio de Karl Pearson.[3] Gosset kaj Pearson havis bonajn rilatojn.[3] Pearson helpis Gosset ĉe la matematikaj nuancoj de liaj artikoloj, kiel ĉe la artikoloj de 1908, sed fakte malmulte atentis pri ilia gravo. La artikoloj enhavis temojn pri bierfarado kun malgranda montraĵaro; biometriistoj kiel Pearson, aliflanke, tipe faris centojn da observaĵoj kaj ne vidis neceson disvolvi metodojn de malgranda montraĵaro.[4]

La unua publikaĵo de Gosset aperis en 1907, nome "On the Error of Counting with a Haemacytometer" (pri eraro kalkuli per hemacitometro), en kiu – nesciate de Gosset alinome "Student" – li remalkovris la Poasonan distribuon.[2] Alia esploristo ĉe Guinness jam iam publikigis artikolon enhavantan komercosekretojn de la bierfarejo Guinness. La ekonomihistoriisto Stephen Ziliak malkovris en la Guinness Arkivoj ke por eviti pluajn distrumpetadon de fidinda informaro, la stabanaro de Guinness rajtigis siajn sciencistojn publikigi esploradon kondiĉe ke ili ne menciu "1) bieron, 2) Guinness, nek 3) sian propran familinomon".[3] Laŭ Ziliak, Gosset ŝajne prenis sian plumnomon "Student" el sia notlibro 1906–1907 pri kalkulado de hordeĉeloj pere de hemacitometro, nome "The Student's Science Notebook"[1][5] Tiel liaj plej rimarkindaj atingoj estas nun nomitaj de Student, anstataŭ de Gosset, nome la "t-distribuo de Gosset" kaj la testo de "statistika signifo".[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Ziliak, Stephen T. (2008). "Retrospectives: Guinnessometrics: The Economic Foundation of "Student's" T". Journal of Economic Perspectives. 22 (4): 199–216. doi:10.1257/jep.22.4.199.
  2. 2,0 2,1 (2008) The Cult of Statistical Significance: How the Standard Error Costs Us Jobs, Justice, and Lives. University of Michigan Press. doi:10.3998/mpub.186351. ISBN 978-0-472-07007-7.
  3. 3,0 3,1 3,2 Stephen T. Ziliak (2019). “How Large Are Your G-Values? Try Gosset's Guinnessometrics when a Little "p" is Not Enough”, The American Statistician 73, p. 281–290. doi:10.1080/00031305.2018.1514325. 
  4. 4,0 4,1 "BIOGRAPHY 12.1 William S. Gosset (1876–1937)". Arkivigite je 2012-02-04 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 11an de Januaro 2015. La retejo citas Dictionary of Scientific Biography (New York: Scribner's, 1972), pp. 476–477; International Encyclopedia of Statistics, vol. I (New York: Free Press, 1978), pp. 409–413.
  5. Harold Hotelling (1930). “British Statistics and Statisticians Today”, Journal of the American Statistical Association 25 (170), p. 186–190. doi:10.1080/01621459.1930.10503118. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo William Sealy Gosset en la angla Vikipedio.