Willi Ritschard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Willy Ritschard)
Willi Ritschard
Persona informo
Willi Ritschard
Naskiĝo 28-an de septembro 1918 (1918-09-28)
en Deitingen
Morto 16-an de oktobro 1983 (1983-10-16) (65-jaraĝa)
en Grenchenberg
Mortis per kora malsufiĉo vd
Lingvoj norma germana lingvo en Svislando vd
Ŝtataneco Svislando vd
Partio Socialisma Partio de Svislando vd
Profesio
Okupo politikisto • sindikatisto vd
Aktiva en Berno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Willi RITSCHARD (ankaŭ skribita Willy Ritschard, naskiĝis la 28-an de septembro 1918 en Deitingen; mortis la 16-an de oktobro 1983 sur la monto Grenchenberg) estis svisa politikisto, membro de la Socialisma Partio de Svislando kaj iama membro de la Federacia Konsilio de Svislando.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1943 Willi Ritschard estis elektita kiel membro de la komunuma konsilio de sia loĝloko Luterbach. En la jaro 1945 li estis elektita kîel membro de la kantona konsilio de Soloturno kaj en la jaro 1947 li samtempe estis prezidanto de sia loĝkomunumo. En la jaro 1955 li elektiĝis al la Nacia Konsilio de Svislando, kaj 1963 li fariĝis membro de la Regokonsilio de Kantono Soloturno.

Federacia Konsilio[redakti | redakti fonton]

La 5-an de decembro 1973 li estis elektita kiel reprezentanto de la Socialisma Partio al la Federacia Konsilio kaj estis kiel hejtilomuntisto la unua kaj ĝis nun (2011) la sola laboristo, kiu fariĝis membro de la svisa registaro. En la jaroj 1977 kaj 1983 Willi Ritschard estis vicprezidanto de la Svisa Federacio kaj en la jaro 1978 federacia prezidanto. La 3-an de oktobro li deklaris sian demision je la 31-a de decembro, sed tiam neatendite mortis pro koratako du semajnojn poste dum magrado sur la monto de Grenchen. Willi Ritschard estis en la svisa popolo unu el la plej ŝatataj membroj de la svisa registaro.

Departementoj[redakti | redakti fonton]

Dum sia ofictempo en la Federacia Konsilio Willi Ritschard estris de 1974 ĝis 1979 la svisan federacian departementon pri medio, transporto, energio kaj komunikado kaj de 1980 ĝis 1983 la svisan federacian departementon pri financoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]