Deitingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Deitingen (stacidomo).
Deitingen
Blazono de Deitingen
Blazono de Deitingen
Blazono de Deitingen
Aerfoto de Deitingen farita de balono
Aerfoto de Deitingen farita de balono
Deitingen fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Wasseramt
Geografia situo CH1903: 614013 / 229450 (mapo)47.2158333333337.6236111111111Koordinatoj: 47° 13′ N, 7° 37′ O; CH1903: 614013 / 229450 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2102
Areo 7,64 km²
Alteco 430 m super marnivelo
Poŝtkodo 4543
Komunumkodo 2516
Mapo de Deitingen
Mapo de Deitingen
Mapo de Deitingen
vdr

Deitingen estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 2 102 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Aro apud Deitingen

Deitingen situas en la Svisa Mezlando 6 kilometrojn oriente de la kantonĉefurbo Soloturno sur la flotebenaĵo de la riveroj Emme kaj Aro. Tra la komunumo fluas la rivero Oesch. La nordan limon Deitingen parte formas la rivero Aro. Al Deitingen apartenas ankaŭ la setlejoj Schachen kaj Wilihof.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,64 km², de kiuj 22,4% estas kovritaj de arbaro, 52,1% servas por agrikulturo kaj 24,9% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Deitingen limas en nordo al Flumenthal, en nordoriento al Wangen ĉe Aro (Kantono Berno), en oriento al Wangenried (Kantono Berno), en sudo al Subingen, en sudokcidento al Derendingen, en okcidento al Luterbach, kaj en nordokcidento al Riedholz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Deitingen estas konektita al la publika transportreto per stacidomo ĉe la grava trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten al Soloturno.

Norde de la vilaĝo tra la komunuma teritorio pasas la svisa aŭtovojo A1 kaj sur la komunuma teritorio situas la aŭtovojrestadejoj Deitgen-Nordo kaj Deitgen-Sudo. La plej proksimaj alveturejoj al la aŭtovojo troviĝas oriente kaj okcidente en distanco de proksimume po 5 kilometroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Deitingen datiĝas el la jaro 1244 kiel Teytingen. En mezepoko en Deitingen regis la Senjoroj de Deitingen, kiuj estis vasaloj de la Dukoj de Zeringo kaj de la Grafoj de Kiburgo. En la jaro 1428 parto de la regado pri Deitingen transiris al la urbo Soloturno, kiu tiam ankaŭ akris la malaltan jurisdikcion. En la jaro 1665 ankaŭ la supera jurisdikcio transiris al Soloturno.

Dum la tempo de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1803 Deitingen apartenis al la distrikto Biberist. Sub la Meditacia Akto ĝi estis atribuita al la distrikto Kriegstetten, kiu en la jaro 1988 estis oficiale alinomita al distrikto Wasseramt.

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]