Kriegstetten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kriegstetten
Blazono de Kriegstetten
Blazono de Kriegstetten
Blazono de Kriegstetten
Kriegstetten vidita de balono
Kriegstetten vidita de balono
Kriegstetten, fotia el balono la 16-an de aprilo 2011
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Wasseramt
Geografia situo CH1903: 612128 / 224906 (mapo)47.1757.5986111111111Koordinatoj: 47° 11′ N, 7° 36′ O; CH1903: 612128 / 224906 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1205
Areo 1,14 km²
Alteco 453 m super marnivelo
Poŝtkodo 4566
Komunumkodo 2525
Mapo de Kriegstetten
Mapo de Kriegstetten
Mapo de Kriegstetten
vdr

Kriegstetten estas komunumo en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi estas la ĉefloko de la distrikto Wasseramt. Kriegstetten nombris 1 205 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kriegstetten etendiĝas sur la ŝtonerebenaĵo oriente de la rivero Emme kaj okcidente de la rivero Ösch, kiu formas ĝian orientan limon. Al la komunumo apartenas al kvartaloj Grundmatt kaj Ischlagmatten.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,14 km², de kiuj 8,8% estas kovritaj de arbaro, 43,9% servas por agrikulturo kaj 46,5% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en nordokcidento kaj nordo al Derendingen, al este con Oekingen kaj Halten, en sudo al Recherswil, kaj en okcidento al Obergerlafingen kaj Gerlafingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kriegstetten atingeblas per aŭtobuso ek de Soloturno kaj Zuchwil. La komunumo disponas pri rekta aliro al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Ĝenevo tra Berno, Zuriko, Sankt-Galo al Sankt-Margreto, kiu pasas tra la teritorio de la komunumo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Kriegstetten datiĝas el la jaro 1256 kiel Krechsteiten kaj Kriechsteiten.

Sur la korto de la preĝejo estis trovitaj spuroj de romia bieno. En mezepoko la komunumo estis sub la kontrolo de la Grafoj de Zeringo kaj poste de la Grafoj de Kiburgo. En la jaro 1466 la urbo Soloturno akiris la servuton Kriegstetten. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Kriegstetten apartenis al la samnoma vojtejo, kiu estis poste estis transformita al la distrikto Kriegstetten. La distrikto en 1981 estis alinomita al distrikto Wasseramt, Kriegstetten tamen restis daŭre ĝia ĉefloko. [2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]