Oesch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Oesch
Recherswil Kneippstelle 01 09.jpg
Knejpejo apud Oesch en Recherswil
Bazaj informoj
Longeco 28 km
Akvokolekta areo ? km²
Averaĝa trafluo ? m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 650 m
Enfluejo Aro
- Alteco 415 m
Geografio
Alfluantoj Chänerechbach, Wynigenbach kaj aliaj
v  d  r
Information icon.svg

Oesch (respektive Ösch) estas rivero en la kantonoj Berno kaj Soloturno. Ĝi havas longecon de 28 km.

Fonto[redakti | redakti fonton]

La fonto de Oesch situas sur la teritorio de la komunumo Heimiswil en Kantono Berno, kelkajn kilometrojn sude la la urbo Burgdorf ĉe la koordinatoj 47°4′26″N 7°39′12″O  /  47.07389°N, 7.65333°O / 47.07389; 7.65333 (Oesch)Koordinatoj: 47°4′26″N 7°39′12″O  /  47.07389°N, 7.65333°O / 47.07389; 7.65333 (Oesch) sur alteco de proksimume 650 m s.m.

Vojo[redakti | redakti fonton]

Tra mallarĝa valeto la rivero post la fonto unue alfluas al la Valo de Wynigen, kiun ĝi tamen jam post unu kilometro denove forlasas, fluante tra transa valeto al la flotebenaĵo de Emme. Ĝis je unu kilometro la rivero tie alpriksimiĝas al Emme. La rivero nun turniĝas norden kaj fluas tra Ersigen, Kirchberg kaj Willadingen. Norde de Williadingen en Recherswil la rivero forlasas Kantonon Berno kaj alfluas al Kantono Soloturnom, nome al la distrikto Wasseramt. La rivero tie dum certa distanco havas du brakojn, nome Oesch de Luterbrunnen kaj Oesch de Willadingen. La rivero pasas la komunumojn Halten, Kriegstetten, Oekingen, Subingen kaj Deitingen. Norde de Subingen en la 1970-aj jaroj estis konstruita la kanalo Russbach, kiu grandan parton de la riverakvo rekte kondukas al Aro. La origina restrivero ek de tiam nomiĝas Malnova Oesch (en germana lingvo Alte Ösch). [1]

Alfluo[redakti | redakti fonton]

Apud Wangen ĉe Aro la Malnova Oesch alfluas sur alteco de 415 m s.m. al Aro.

Utiligado de la akvoenergio[redakti | redakti fonton]

La akvoenergio de Oesch jam frue estis utiligita diversloke por segejoj kaj mueliloj. En la distrikto Wasseramt ĉe pluraj lokoj (Oekingen, Subingen kaj Deitingen) ekzistas kanaloj, per kiuj parto de la riverakvo estas kondukata al aliaj riversistemoj. En 1886 de Josef Müller en Oekingen en la malnova paperfabriko ĉe la bordo de Oesch estis konstruita elektrejo kaj alttensia kondukilo al Soloturno, kiu estis la unua tiuspeca instalaĵo en Svislando.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Pro la intensiva agrikulturo en la bazeno de Oesch, la rivera akvo estas forte ŝarĝita de nitratoj kaj amonio. Preskaŭ la tura rivero estas rektigita kaj kanaligita. Nuntempe ekzistas planoj pri parta renaturigo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Granda parto de la informoj de tiu-ĉi artikolo baziĝas sur la teksto en la germanlingva vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]