Ersigen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ersigen
Blazono de Ersigen
Blazono de Ersigen
Blazono de Ersigen
Ersigen
Ersigen
Ersigen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Burgdorf
Koordinatoj  47° 5′ 30″ N 7° 35′ 39″ O / 47.09167 °N, 7.59417 °O / 47.09167; 7.59417 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 30″ N 7° 35′ 39″ O / 47.09167 °N, 7.59417 °O / 47.09167; 7.59417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1576
Areo 8,70 km²
Alteco 500 m super marnivelo
Poŝtkodo 3423
Komunumkodo 0405
Mapo de Ersigen
Mapo de Ersigen
Mapo de Ersigen
vdr


Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Ersigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1576 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ersigen situas en Svisa Mezlando en la suba Emme-Valo sur la flotebenaĵo de Emme proksimume 3 kilometrojn okcidente de Emme. La teritorion de la komunumo senakvigas la rivero Oesch, kiu sur la teritorio de la komunumo turniĝas norden kaj tiel fluas paralele al Emme anstataŭ alflui al ĝi. La komunumo Ersigen konsistas el la kvartaloj Oberdorf, Unterdorf, Im Holz kaj Loberg kaj la vilaĝo Rudswil. Krome al la komunumo apartenas pluraj izolitaj bienoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 618 m s.m. sur Allmänd.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,70 km², de kiuj 31,0% estas kovritaj de arbaro, 58,6% servas por agrikulturo kaj 9,5% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ersigen limas en nordoriento al Oberösch, en oriento al Rumendingen, en sudoriento, sudo kaj sudokcidento al Kirchberg, kaj en nordokcidento al Utzenstorf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Ersigen pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Berno. Laŭlonge de la nordokcidenta komunumlimo kondukas la svisa aŭtovojo A1, kies plej proksima alveturejo situas duonan kilometron okcidente de la komunumo en Kirchberg. Per buslinion de Koppigen al Burgdorf la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ersigen datiĝas el la jaro 1112 kiel Ergisingen. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj diversaj objektoj, kiuj verŝajne datiĝas el la neolitiko. En la Allmänd-arbaro ekzistas tombejmonteto el la Hallstatt-epoko kaj en Murrain restaĵoj de romia bieno. Dum mezepoko bienposedantoj en Ersigen estis la burgdorfaj civitanoj Senjoroj de Ersigen, kiuj menciiĝis en la jaro 1112 ĝis 1418, kaj la Monaĥejo Fraubrunnen. Post pluraj posedantoj-ŝanĝoj Ersigen en la jaro 1367 estis vendita de la Senjoroj de Sumiswald al Petro de Thorberg, kiu transdonis la malaltan jurisdikcion al sia kartuziana Monaĥejo Thorberg. La supera jurisdikcio per verdikto de 1473 estis atribuita al la Voktejo Wangen. Post la reformacio en la jaro 1528 la kartuziana Monaĥejo Thorberg fariĝis sidejo de berna vokto, al kiu ankaŭ estis submetita Ersigen. Post la fino de la Helveta Respubliko Ersigen estis atribuita al la distrikto Burgdorf. Per la dissolvo de la distrikto Burgdorf la 1-an de januaro 2010 Ersigen estis integrita al la administra distrikto Emme-Valo.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]