Saltu al enhavo

Wolfgang Grosch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grosch, Nurenberge dum proceso, 8.4.1947

Wolfgang Siegfried GROSCH (naskiĝinta la 15-an de septembro 1906 en Vajmaro, mortinta la 12-an de aŭgusto 1988) estis germana arĥitekto kaj ĉefkonstruisto. Li estradis ĉi-fake inter 1938 kaj 1941 je Buchenwald karierante en Nazia Germanio; poste li estis ĝis 1944 altranga konstrua disponisto en Lublin kaj en Prago.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Grosch komence simpatiis kun ideoj de naciliberalaj rondoj en Vajmaro. Li studis arĥitekturon en Dresdeno kaj Stutgarto kaj iĝis membro de NSDAP en 1931, ano de SS en 1934.[1] En SS-rango de leŭtenanto (Untersturmführer) li transprenis en 1939 la konstruburoon por la koncentrejo de Buchenwald.[2]

Ĝis la 21.1.1942 respondecis li krome pri la kreo de la konstruinspektejo Reich West. SS-rangon de majoro (Sturmbannführer) li ekhavis en la SS-ekonomiadministradkomandantejo (SS-WVHA) en junio 1944.[3] Grosch poste deĵoris estre en mezrusuja sekcio (Rußland-Mitte) de Waffen-SS/polico 102 (sidejo en Mahiljoŭ).

En 1944 Grosch aktivis Prage. Lia nomo ankaŭ estis menciata en la kunteksto de la fuĝo de Hans Kammler disde Prago.[4][5] Post 1945 vivis Grosch en Bietigheim-Bissingen, kien li venis disde la Protektorato Bohemio kaj Moravio tra Pilzeno, antaŭ la kapitulacio. Je Dachau li ricevis oficialan indulgon de la Aliancanoj koncerne la enplektiĝon en naziismo. Sed tiam oni traktis nur liajn agadojn en Buchenwald, ne la aferojn pli malfruajn en la eŭropa eosto.[6]

Vere, spuroj de Grosch troviĝas ankaŭ en la ekstermiĝinternigejoj de Majdanek kaj Aŭŝvico el la tempo kiam li moderigis aferojn disde Lublin. Krome li gvidis la konstruon de prizono por militkaptitoj en Lublin.[7] Ĝi estis planita por 150 miloj da malliberigotoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Friedrich von Borries, Jens Uwe Fischer: Gefangen in der Totalitätsmaschine. Der Bauhäusler Franz Ehrlich. Suhrkamp-Verlag: Berlin 2022, p. 115 - Lia SS-numero estis 240.155.
  2. Tie aktivis ankaŭ la Bauhaus-ano kaj arĥitekto Franz Ehrlich, kiu planis la proksiman loĝadan setlejon Ettersburg-Siedlung. Adreso buroa estis Fuldaer Straße 38. - Kp. Volkhard Knigge, Harry Stein: Franz Stein - ein Bauhäusler im Widerstand und Konzentrationslager, Weimar 2009 (ekspozicikatalogo), p. 78
  3. informoj ĉe Forum der Wehrmacht
  4. [1]
  5. [2]
  6. pridemandadaj aktoj
  7. Auschwitz.org