Instituto Worldwatch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Worldwatch Institute)
Instituto Worldwatch
mediprotekta organizaĵo
Komenco 1974 vd
Lando(j) Usono vd
Situo Vaŝingtono
Fondinto(j) Lester R. Brown vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Instituto Worldwatch (angle Worldwatch Institute, povas esti esperantigita kiel la Mond-Garda Instituto) estis usona pensfabriko kiu estis fondita en 1974 fare de Lester Brown [1]. Ĝi estis financita per subvencioj de privataj fondaĵoj kaj individuoj. Øystein Dahle estis prezidanto de la estraro ekde 2002 [2].

La instituto havis sian sidejon en la usona ĉefurbo Vaŝingtono kaj estis sendependa interfaka esplorinstitucio fokusinta pri daŭripovaj aferoj kaj ekologie kaj socie kongruaj teknologioj [3].

La instituto laboris kun la transiro al ekologie daŭrigebla teknologio kaj socia justeco [4]. Ili eldonis ĉiujare la libron The State of the World (La Stato de la Tero). Tiu libroserio provas identigi la plej signifajn mediajn defiojn de la tero. La numeroj de 1998 ĝis 2003 haveblas por senpaga (PDF) elŝuto de la retejo de Worldwatch.

Brown forlasis la instituton por fondi la Teran Politikan Instituton en 2000. La Worldwatch Institute estis dissolvita en 2017 post la publikigo de sia lasta State of the World Report. La retejo Worldwatch.org ne plu estis alirebla de meze de 2019 [5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Goldenberg, Suzanne, "Lester Brown: 'Vast dust bowls threaten tens of millions with hunger'", The Guardian, 2015-02-25. (en-GB)
  2. Worldwatch Research and Programs - Worldwatch Institute. Arkivita el la originalo je 2018-07-14. Alirita 2024-02-07.
  3. Misio (angle). Worldwatch Institute. Arkivita el la originalo je 2018-11-07. Alirita 2024-02-07.
  4. Thaddeus C. Trzyna et al. (1996). World directory of environmental organizations Earthscan, p. 246.
  5. Home. Arkivita el la originalo je 28 September 2019. Alirita 12 January 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]