Saltu al enhavo

Wyn Morris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wyn Morris
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1929 (1929-02-14)
en Trellech
Morto 23-an de februaro 2010 (2010-02-23) (81-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Coleg Sir Gâr (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Haydn Morris (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo dirigento
ĥorestro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Wyn MORRIS (* 14-an de februaro 1929 en Trellech; 23-a de februaro 2010) estis kimra dirigento kaj ĥorestro.

Morris studis en Londono ĉe la Reĝa Akademio de Muziko, ĉe Mozarteo en Salcburgo ĉe Igorj Markeviĉ kaj ricevis la Kussewizki-premion en Tanglewood. En 1965 li fondis la Simfonian Orkestron de Londono, kun kiu li realigis multajn siajn projektojn en koncertoj kaj ĉe surdiskigoj. Ekde 1968 ĝis 1970 li direktis la Reĝan Ĥor-Asocion, kaj ekde 1969 ĝis 1974 la Ĥor-Asocion de Huddersfield. Li krome regule kunlaboris kun la Londona Simfonia Orkestro kaj la Filharmonia Orkestro.

Morris validas kiel specialisto pri la verkaro de Gustav Mahler, kies simfoniojn li kiel unu el la unuaj dirigentoj preskaŭ komplete surdiskigis en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Li publikigis la unuajn surdiskigojn de Das klagende Lied de Mahler (1967) samkiel de la dua versio de Deryck Cooke de la kompletigita 10-a simfonio de Mahler (1972). Li ankaŭ surdiskigis de Barry Cooper kompletigon de 10-a simfonio de Ludwig van Beethoven en 1988.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Alain Pâris: Klassische Musik im 20. Jahrhundert. 2. Auflage. dtv, München 1997, ISBN 3-423-32501-1