YaCy
YaCy | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
serĉfasado de YaCy montrita per Firefox | |
Programlingvo | Java |
Lingvo(j) | ĉefe germana; tradukita en la anglan, parte en la rusan, … |
Programtipo | Sencentra serĉilo |
Retejo | Angla Versio Franca Versio Germana Versio Hispana Versio |
YaCy ([ja:si:]) estas libera sencentra serĉilo, kiun inventis grupo de aktivuloj, kiuj subtenas disvastiĝon de libera programaro. Malkiel aliaj popularaj serĉiloj, kiel Google kaj Bing, YaCy ne funkcias per uzado de kelkaj grandaj datum-centroj. Anstataŭ, ĝi funkcias per samtavola ŝutado (P2P). Sekve, diskaparatoj de la uzantoj estas uzataj por konservi datumojn pri enlistigitaj retejoj kaj aliaj dokumentoj. Konsekvence, cenzuri aŭ arbitre aliordigi serĉrezultojn fariĝas ege malfacila,[1] kaj la serĉilo ne difektiĝos forte pro fuŝiĝo de kelkaj serviloj.[2]
La programo estas verkita en Java. Elŝuteblas tri apartaj dosieroj kun la serĉilo por Vindozo, GNU/Linux kaj Mac OS X.[3] La rekomendata maniero por uzi la serĉilon estas elŝuti programon por funkciigi sian propran nodon de la reto de la serĉilo. Je la 30-a de novembro 2011, la serĉilo jam enlistigis pli ol 140 milionojn dokumentojn, en komparo, la tiama nombro de enlistigitaj dokumentoj per Google estis pli ol 4.800 miliono.[4]
La reto estas DHT (Distributed hash table); tian sistemon uzas ankaŭ multaj programoj por BitTorrent. Nuntempe nodo kun limigoj malŝaltitaj kaj funkcianta per potenca servilo povas ekhavi tre grandan indekson simple per akceptado de informoj de aliaj nodoj; tamen ju pli da nodoj estos, des (proporcie) malpli da informoj bezonos enteni ĉiu nodo.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Shaylin Clark (2011-11-29). Follow-Up: Gerloff Chimes in on YaCy. WebProNews. Alirita 2011-11-30.
- ↑ DIY search engine takes on Google. BBC (2011-11-29). Alirita 2011-11-30.
- ↑ YaCy - Homepage. YaCi. Alirita 2011-11-30.
- ↑ Christopher Williams (2011-11-29). YaCy asks web users to be their own Google. The Telegraph. Alirita 2011-11-30.