Yoast

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yoast
Lasta stabila versio 22.3
Permesilo GPLv3
Retejo wordpress.org/plugins/wordpress-seo/
vdr

Yoast estas serĉiloptimumiga kromprogramo por WordPress. Ĉi tiu kromaĵo laŭ la stato de 2018, daŭre aktuala en 2023, havas pli ol 5 milionojn da aktivaj instalaĵoj kaj estis elŝutita pli ol 350 milionojn da fojoj kun pli ol 25 000 kvinstelaj recenzoj ĉe Wordpress.org.[1][2] Yoast estas nuntempe konsiderata kiel la plej ampleksa serĉiloptimumiga softvaro disponebla por WordPress-uzantoj, ĝiaj programistoj respondecas por pli ol 10 % de WordPress-eldonoj.[3][4]

La kromprogramon vivtenas samnoma serĉiloptimumiga firmao Yoast BV en Viĥeno (nederlande Wijchen), Nederlando,[5] kiu estas membro de la Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo kaj en 2016 havis 48 dungitojn.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kristen Lotze; La plej bonaj WordPress-kromaĵoj: gvidilo por entreprenoj, en la retejo techrepublic.com (la 9-an de oktobro 2018). (angle)
  2. progresinta prezento en la retejo wordpress.org, jen angle kaj germane
  3. "What is Yoast SEO?", WordPress. Kontrolita 30-a de oktobro 2016. (angle) Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-09-10. Alirita 2017-09-10.
  4. Jeff Chandler: "63% of WordPress Core Committers Are Not Employed by Automattic", WP Tavern, 15-a de januaro 2016. (angle)
  5. Alex Hern: "Google's desktop search could be out of date compared to mobile results soon", 14-a de oktobro 2016. (angle)
  6. "About Us: What We Do". Yoast. Alirita la 30-an de oktobro 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]