Wijchen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Viĥeno)
ISO
Municipo Wijchen

Flago de la municipo Wijchen

Blazono de municipo Wijchen

Flago de la municipo Wijchen Blazono de municipo Wijchen
Situo de la municipo Wijchen
nederlanda municipo
Provinco Gelderlando
Urbestro Hans Verheijen
Ĉefloko Wijchen
Areo
 - Tero
 - Akvo
69,56 km²
66,49 km²
3,07 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
41 261 (en 2021)
614 loĝantoj pro km2 loĝ./km²
Geografia situo 51° 48′ N, 5° 43′ O (mapo)51.85.7166666666667Koordinatoj: 51° 48′ N, 5° 43′ O (mapo)
Wijchen (Nederlando)
Wijchen (Nederlando)
DEC
Wijchen
Wijchen

Map

Gravaj trafikaj arterioj A50 A326 N326 N324 N845 N847
CBS-municipokodo 0296
Telefona kodo 024, 0486, 0487
Poŝtkodo 6600–6606, 6613, 6615–6617, 6634
Oficiala retejo https://www.wijchen.nl/
vdr
Satelitfoto de Nimego kaj Wijchen

Wijchen (51° 48′ N, 5° 43′ O (mapo)51.85.7166666666667 , esperante Viĥeno) estas municipo en la nederlanda provinco Gelderland. La municipo ekestis en 1984 el la antaŭaj municipoj Batenburg, Bergharen kaj Wijchen. Antaŭe en 1818 Niftrik estis aneksita, kaj en 1980 oni aldonis parton de Overasselt. Laŭ la stato de 2021 en la municipo vivis 41 261 loĝantoj sur areo de 69,58 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 593 loĝantoj/km².

La teritorio havas komunan limon kun West Maas en Waal, Druten, Beuningen, Nimego, Heumen, Land van Cuijk kaj Oss.

Nukleoj[redakti | redakti fonton]

Nombro de loĝantoj laŭ nukleo la 31-an de decembro 2009:

Wijchen 32.904
Alverna 2.405
Balgoij 779
Batenburg 691
Bergharen 1.779
Hernen 820
Leur 130
Niftrik 570

Fonto: CBS

La kerno Woezik (3.820 loĝantoj la 1-an de januaro 2005) kaj la vilaĝeto Laak estas en Wijchen statistike.

Topografio[redakti | redakti fonton]

Topografia komunuma karto de Wijchen de decembro 2015

Historia-geografia skizo[redakti | redakti fonton]

En la prahistoria epoka en la regiono de Nimego, en kiu estas Wijchen, loĝis multaj homoj. Apud la centra Wijchen ekestis nova nukleo Alverna cirkaŭe la monaĥ(in)ejo konstruitra en 1886 apud la kruciĝo de la vojoj Nimego-Grave kaj Wijchen-Heumen. Tiu ĉi nukleo evoluis, kiel la vilaĝo Wijchen 500 jarojn antaŭe, ĝis prizorganta nukleo por la bienoj en la cirkaŭaĵo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Statuo de Emilia van Nassau, filino de Vilhelmo de Oranje, ŝi aĉetis la kastelon Wijchen en 1609 kaj konstruis novan sur la fundamentoj de la malnova.
  • Katolika preĝejo
  • Malnova muelejo
  • Muzeo Kastelo Wijchen
  • Kastelo Hernen. Ĝi datas origine el la 14-an jarcento kaj neniam suferis sieĝojn, militojn aŭ naturkatastrofojn. Ankaŭ apenaŭ estis loĝantoj. Pri tio ĝi perdis multe de sia mezepoka karaktero. Unika estas la kovritaj koridoroj (overdekte weergangen).
  • Batenburg, pitoreska monumenta urbeto kun sia muelejo kaj bela kastelruino. La historio de Batenburg reiras ĝis la mezo de la 12-a jarcento. Preskaŭ ĉiuj domoj estas monumentoj. En la somero estas pramo por transiri la riveron Mozo.
  • En Leur oni povas ankoraŭ vidi la restaĵojn de kastelo kun kastelfosaĵo. Apude estas klasika domo el 1788.

Gravaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiun jaron la nederlanda organizaĵo Stichting Rolstoeldansen Nederland (SRN, fondaĵo radseĝa danco Nederlando) organizas la rulseĝbalon kiu nomiĝas "Wijchen Swingt Internationaal" (Wijchen svingas internacie).

Esperanto en Wijchen[redakti | redakti fonton]

En la apuda urbo Nimego estas la Esperantoklubo 'Zamenhof', al kiu aliĝas esperantistoj el Nimego kaj apudaj urboj/urbetoj/vilaĝoj. Ĝi havas 14 membrojn kaj 9 donacantojn. Klubvesperoj estas la 2-an merkredon de la monato escepte en julio kaj aŭgusto.

Informoj: Esperanto Nederland aŭ lokaj informejoj pri Esperanto en la UEA-vikio.

Gemeliĝoj[redakti | redakti fonton]

Wijchen havas ĝemeliĝon kun Stargard Szczeciński en Pollando, ekde 1992. Laŭ la oficiala retejo de la municipo Wijchen "La celo de tiu ĝemeliĝo estas montri amikecon kaj konatigi la alian kulturon kun interŝanĝoj, kaj per la municipo kaj per la asocioj, ni volas lerni unu de la alia kaj kunhavigi niajn spertojn kun niaj loĝantoj"[1].

Politiko[redakti | redakti fonton]

La komunuma konsilantaro de Wijchen konsistas el 27 sidlokoj. Jen la strukturo de la komunuma konsilantaro ekde 1998:

Sidlokoj
Partio 1998 2002 2006 2010 2014 2018 2022
Kernachtig Wijchen - - - 8 11 12 10
Christen Democratisch Appèl 6 7 6 6 4 4 5
Partij van de Arbeid 4 4 7 4 3 3 3
Volkspartij voor Vrijheid en Democratie 3 3 2 3 3 3 3
Democraten 66 - - - 2 3 2 2
GroenLinks - - - - - - 2
Sociaal Wijchen - - - -* 2 1 -
Lokale Dorpspartijen - 4 6 4* 1** 2 3
Leefbaar Wijchen 3 5 4 - - - -
Gemeentebelangen 5 2 - - - - -
Socialistische Partij 1 - - - - - -
Aliaj 3 - - - - - -
Sumo 25 25 25 27 27 27 27

(*) 1 komunuma konsilanto forlasis la partion LDP en 2012 kaj daŭras sub la nomo Sociaal Wijchen (**) ekde la 1-a de januaro alinomata Wijchen Lokaal

Dum la periodo 2022-2026 la kolegio konsistis el la partioj Kernachtig Wijchen, CDA kaj VVD, kaj konsistis el la homoj:

  • Renske Helmer-Englebert (SP), urbestro
  • kaj 4 kromaj kolegianoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Viĥeno interalie havas sian sidejon la firmao Yoast BV, kiu vivtenas kaj distribuas la serĉiloptimumigan kromprogramon Yoast por WordPress, kiu laŭ la stato de 2018, daŭre aktuala en 2023, havas pli ol 5 milionojn da aktivaj instalaĵoj kaj estis elŝutita pli ol 350 milionojn da fojoj kun pli ol 25 000 kvinstelaj recenzoj ĉe Wordpress.org.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stedenband met het Poolse Stargard (nederlande). Gemeente Wijchen (7-a de aprilo 2010). Arkivita el la originalo je 14-a de junio 2012. Alirita 16-a de marto 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bilda galerio[redakti | redakti fonton]

Provinco Gelderlando
Aalten | Apeldoorn | Arnhem | Barneveld | Berg en Dal | Berkelland | Beuningen | Bronckhorst | Brummen | Buren | Culemborg | Doesburg | Doetinchem | Druten | Duiven | Ede | Elburg | Epe | Ermelo | Geldermalsen | Harderwijk | Hattem | Heerde | Heumen | Lingewaal | Lingewaard | Lochem | Maasdriel | Montferland | Neder-Betuwe | Neerijnen | Nijkerk | Nimego | Nunspeet | Oldebroek | Oost Gelre | Oude IJsselstreek | Overbetuwe | Putten | Renkum | Rheden | Rozendaal | Scherpenzeel | Tiel | Viĥeno | Voorst | Wageningen | West Maas en Waal | Westervoort | Winterswijk | Zaltbommel | Zevenaar | Zutphen
Nederlando | Provincoj | Municipoj