Youri Djorkaeff
| Youri Djorkaeff | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Youri Raffi Djorkaeff |
| Naskiĝo | 9-an de marto 1968 (58-jaraĝa) en 6-a Arondismento de Liono |
| Lingvoj | franca |
| Ŝtataneco | Francio |
| Familio | |
| Patro | Jean Djorkaeff (mul) |
| Frat(in)o | Misha Djorkaeff (en) |
| Infano | Oan Djorkaeff (en) |
| Okupo | |
| Okupo | futbalisto |
Youri Djorkaeff estas franca futbalisto. Li naskiĝis la 9-an de marto 1968 en 6-a Arondismento de Liono. Dum sia profesia futbalista kariero li membris en la unuaj viraj teamoj de la kluboj AS Monako FK (1990-1995, Paris SG (1995-1996), Inter Milano (1996-1999), 1 FC Kaiserslautern (1999-2002), Bolton Wanderers FC en Horwich, Anglio (2002-2004), Blackburn Rovers el la samnoma angla urbo Blackburn (2004-2005) kaj New York Red Bulls (2005-2006). Kadre de tio, li kun-konkuris en la Serio A de Italio (1996-1999), Unua germania ligo de futbalo (1999-2002), en la F.A. Supra Ligo de Anglio (2002-2005) kaj en la Granda Ligo Futbala de Usono (2005-2006). Krome li ekde 1998 membris en la usona nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj, poste en laŭaĝaj pliaj junulaj naciaj teamoj, kaj ekde 1993 ĝis 2002 membris en la Franca nacia teamo de futbalo - en tiu tempo li ludis en 82 matĉoj kaj atingis 28 golojn. Interalie li partoprenis en la teamaj matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1996 kaj Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2000 kaj en la Futbala Mondpokalo 1998 kaj 2002.


